Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/458

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tamen la inspiro ne venis. Li restis apud sia edzino, atendante, ĉiam atendante.

Ha! tiun fojon ĉio estis vere finita. Dum lia tuta vivado, per ĉiuj eblaj rimedoj, li persekutadis tiun papilion kun brilkoloraj flugiloj nomitan la revo; sed, en la momento kiam li ĝin ekkaptis per gesto sovaĝa, li ekvidis tro malfrue, ke li ĝin premegis en sia mano. Volante rompi la forton de sia kontraŭstarantino, li rompis samtempe sian propran energion. Li mortis de sia venko.

Tamen Matildo, mirante pro tia senmoveco, kiun ŝi povis nek antaŭkonjekti nek precipe klarigi, diris per senpacienca tono:

— Nu, sinjoro, mi esperas, ke vi ne restos tie ĉi dum la tuta nokto. Rapidu, mi petas: mi bezonas ripozon.

La komandanto volis provi lastan ekpenon. Sed en tiu momento, impreso de kortuŝegeco kaj de malespero jam sentita, li sciis nek kiam nek kie, ekpremis lian bruston kvazaŭ per fera prenilego. La malfeliĉulo stertoris pro doloro, kiam subite li memoris. Kelkajn tagojn post la nokto, en kiu li penadis venki perforte Matildon, li sonĝis, ke li ŝin kisadas, sed ke ŝi fariĝis subita kadavro. La sama impreso akra, pikanta revenis, sed laŭ tia forteco, ke la realeco estus suferiginta lin multe malpli dolore. Tiam la vortoj skribitaj de la grafino sur la ardezo flamis antaŭ liaj okuloj: “Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.” Tie kuŝis la vero. Se tiu fierega virino fine konsentis, tio pruvas, ke per sennomaj turmentegoj li tiel ŝin frapis en la fonto mem de la vivo, ke estas reale malvivulino, kiun li premas inter siaj brakoj.

La komandanto puŝis teruran ekkrion kaj rapide saltis eksteren, dum la grafino terurita pro la senordaj movadoj de sia edzo kaŝis sian kapon en siajn manojn.

Kiam ŝi aŭdis neniun bruon, ŝi kuraĝis rigardi ĉirkaŭ ŝi. Sed ŝia miro estis ega, kiam ŝi vidis Viktoron, kiu