Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/459

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rapide sin vestis, alpaŝantan al ŝia lito, kaj kiam ŝi aŭdis lin dirantan per tono ne senigita da nobleco:

— Por la unua fojo en sia vivo, sinjorino, la komandanto Linŝardo estas devigita konfesi, ke li estas venkita. Mi kredas ke sinjorino via patrino estas elironta el Parizo post kelkaj tagoj: se al vi plaĉas ŝin akompani, vi estas libera. Ĉar la necesoj de la deĵoro min devigas resti ĉi tie, vi reeniros Prelongon sen mi.

Muta pro miro, la grafino sin demandis ĉu tio estas vere reala. La filo Linŝardo aldonis per tono ĉagrena:

— De nun ne estos plu timindaj por vi la edzaj entreprenoj de via edzo. Estas via malforto, kiu faris vian forton, via submetiĝo, kiu detruis en mi la amon kaj la pasion. Kaj nun ĉu vi volas permesi, ke mi kisu vian manon?

Miregante, kun okuloj pligrandigitaj de la surprizego, Matildo prezentis sian brakon per senkonscia gesto. Metinte sur tiun malgrasiĝintan manon respektplenan kiseton, la komandanto eliris el la ĉambro, ne turninte sian kapon.

Post du tagoj la markizino kunkondukis en la prapatran loĝejon de Prelongoj la grafinon, sian filinon, savitan kaj reprenitan.