Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/460

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Obeante nur sian deziron, la markizino estus elirinta el Parizo dum la morgaŭa tago mem. Sed antaŭ kiam ŝi revenos Prelongon, ŝi volis scii ĉu la malnoblega konduto de Viktoro pri lia edzino grave tuŝis la farton de Matildo. Do dum la tagmezo, ŝi akompanita de la grafino aliris al la doktoro Trousseau.

Post atenta ekzameno:

— La sinjorino havas neniun malsanon, respondis la fama klinikisto. Sed vidante ŝin, kiam ŝi eniris en mian lernoĉambron, mi estis mirigita de ŝia stranga paleco. Nevole mi pensis al tiuj senkoloraj kreskaĵoj, kiujn, por eksperimenta celo, la botanikistoj kulturas funde de keloj en lumado de lampoj. Aero, suno, spaco, jen estas la solaj kuraciloj, kiujn ŝi bezonas.

La markizino kuraĝigita okupis la restaĵon de la posttagmezo per iaj necesegaj vizitoj kaj aĉetadoj. La morgaŭan tagon la grafino kaj ŝia patrino supreniris, en la Sankta-Lazara stacidomo, en la vagonaron al Normandujo.

Estis iu, kiu kun kortuŝeco atentis tiujn okazantaĵojn: tiu iu estis Josefino.

Ŝia malgranda apartamento de la Varena strato superis la ĝardenon de la Prelonga hotelo. Dank’ al la vintro la rigardo vastiĝis tra la arboj senigitaj da ĝiaj folioj. Ŝi rimarkis la strangan konstruaĵon elpensitan de Viktoro;