Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Blanche-de-Castille, kiu regis la reĝolandon dum la foresto de sia filo, la proprecon de bieno nomita les Prés Longs (Longaj herbejoj), pro la vasteco de herbejoj borderantaj la riveron, bieno kiun, post tri jaroj, kiam li revenis el la Sankta-Tero, Ludoviko IXa aliformigis en markizlandon.

Tiam sur la pli alta loko konstruiĝis, per multaj servutoj, timeginda kastelo, miksaĵo de muroj netransireblaj, de minacantaj turoj, provizita de ŝtondentoj, kovrita de pintaj tegmentoj, kaj ĉirkaŭita de fosaĵo, kiun plenigis akvo dubeverda. Oni ĝin transiris per levebla ponto, kiu malleviĝis nur por ebligi la aliron aŭ la eliron de ferarmitoj rapidantaj al la rabado.

Dum tri jarcentoj tiu malluma loĝejo teruris la landon. En la vintraj vesperkunvenoj, okazantaj funde de garbejoj, oni mallaŭte rakontis terurajn historiojn: kavaliro, malamiko de Prelongoj, estis enmurigita kun sia armaĵo inter du muroj; virinoj malrespektegitaj estis ĵetitaj vivaj en forgesputojn; subteraj galerioj, konitaj nur de la sinjorego, ebligis, ke li aliras ĝis multaj mejloj for de sia domo, dum ĉiu kredis, ke li ankoraŭ troviĝas en sia kastelo. Nur kiam la malproksima milito devigis la vasalon sekvi lian estron, nur tiam la landanoj ĝuis iom da trankvileco.

Sed tiuj ferarmitoj, rabistoj dum la paco, aliformiĝis sur la kampo batala en verajn heroojn. Estas Johano de Prelongo, la filo de la familia kreinto, kiu per sia kuraĝo ebligas la Mons-en-Puelle’an venkon. Pli poste, en bataloj kontraŭ Anglujo, en Crécy, en Poitiers, la markizoj de Prelongo lasas mortigi sin, sed ne sin liveras. Inter kunuloj de la reĝo Johano, kiuj lin kuniras Londonon, troviĝas Filipo de Prelongo. Kaj kiam parto de la franca nobelaro akceptis Henrikon VIa, anglan reĝon, kaj al li obeis kiel al sia rajta reĝo, Prelongoj restis fidelaj al la monarĥo venkita, kaj oferis al Karlo VIIa sian glavon kaj sian koron.