Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tia nobla konduto pluvigis sur ilin honorojn kaj riĉaĵojn. Apogiĝinte sur la reĝan favoron, ilia malhumileco fariĝis tiel ega, ke iom post iom ili sin konsideris kiel la protektantoj de la reĝo, kaj opiniis, ke la pereo de unu Prelongano estas por Francujo malfeliĉaĵo pli plorinda ol malvenko en batalo. Pro tio, ilia mirego grandegiĝis, kiam, dum la komenco de la XVIIa jarcento, ili vidis ke Richelieu penadis enĉenigi tiun nobelaron zumantan kaj fanfaronantan, kies ili estis unu el plej fieraj specimenoj. Kulpigita pro sia partopreno en la Chalais’a konspiro, Gustavio da Prelongo estis senkapigita: liajn bienojn oni konfiskis; kaj, ĉar la pikilego kaj la pikfosilo ne povis dispecigi la fortikajn murojn de la kastelo, kies cemento, malfluidigita de jaroj, akiris ŝtonan malmolecon, la terura kardinalo ordonis, ke oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo kaj la feŭdala domego eksplodis unumase kun tondra bruego.

Retrovinte la favoron de Ludoviko XIVa, Ludoviko de Prelongo ricevis de la reĝo la permeson rekonstrui la familian kastelon, kies nur du turoj, ne renversitaj de eksplodo, staris ankoraŭ ruine supre de la monteto.

Terfosistoj kaj masonistoj ekforpelis la vespertojn el disrompaĵoj kaj la ranojn el fosaĵoj; oni forportis la unuajn kaj plenigis la duajn, kaj en loko, en kiu minacis la antikva fortikaĵo, stariĝis Renaskiĝostila palaco, flankita norde kaj sude de du turoj, enmetitaj interne de la novaj konstruaĵoj, kiel postsigno ankoraŭ staranta de estinteco malaperinta por ĉiam.

Tiam nova ekzistado komencis por la Prelongaj anoj. Loĝanta ĉu en Versailles, ĉu en Parizo, en sia hotelo de la Grenela strato, la mastro venis en sian bienon nur unufoje dum la jaro, por kontroli la kalkulojn de sia intendanto. La modo de l’ epoko estis ruiniĝi gaje, sinjorege, kiel oni diris; sed tio ne malhelpis, ke la farmbienuloj estas pli malmole premegitaj de la subregisto, kiu penis