Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sin riĉigi per la malriĉiĝo de sia mastro. Pro tio, antaŭtage de la Revolucio, la Prelonga familio posedis nur memoron de sia iama grandeco. Unu vesperon, Ludoviko XVIa, sin turnante al Roĝero de Prelongo, diris:

— Via markiza Moŝto, oni rakontas ke vi havas multe da ŝuldoj.

— La afero ne estas neebla, via reĝa Moŝto, respondis Roĝero: mi demandos pri tio mian intendanton, kaj mi havos la honoron informi vian reĝan Moŝton.

Nu, tiu intendanto nomiĝis Linŝardo. Jam de longa tempo, Linŝardoj loĝis en la Prelonga bieno, kaj estis la naskitservistoj de la familio. Armservantoj dum la Mezepoko, fariĝinte terlaboristoj, kiam Eŭropo iom post iom paciĝis, ili havis en la kastelo sidon nedisputeblan kiel servistoj, pordistoj, ĉambristoj, domistoj: fine la lasta el Linŝardoj estis altigita ĝis la intendanta rango. Malkuraĝe humilega antaŭ la estro, li estis kruela, senkompata, antaŭ la subuloj kaj la farmbienuloj: kaj dum li kontentigis la malŝparemon de la sinjorego, li sukcese pligrandigis ĉiutage sian propran posedaĵon, kiam eksplodis la Revolucio.

Dum la gemarkizoj agoniis sur la ekzila lando, la hotelo de la Grenela strato kaj la Prelonga bieno estis venditaj kiel naciaj bienoj. Per kelkaj monpaperoj Linŝardo ilin aĉetis. Sed li zorge sin ŝirmis malantaŭ peruloj kaj postulis, ke lia nomo ne estu skribita malsupre de la vendokontrakto; ĉar li ne volis, ke oni sciu en la lando kiamaniere li trompis la fidon de la familio al kiu li ĉion ŝuldis.

Tiam maltrankvileco lin kortuŝegis. Kiam tiu periodo de politikaj konfuzaĵoj, kiun li sentis nur provizora estos finita; kiam la mastroj, koleraj pri longa ekzilo kaj malafabligitaj de la malfeliĉo, revenos hejmen, kaj lin demandos pri lia administro, kion li respondos? Turmentita de tiu ideo, kiu lin tage kaj nokte mordetis Linŝardo pripensis, ke se kastelo kaj parko estas