Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

objektoj malfacile enmeteblaj en poŝon, tamen iliaj pecoj, aliformigitaj en belajn sonorantajn monerojn, estas facile kaŝeblaj.

Pro tio, aro da detruistoj okupis la Prelongan bienon. La zinko de defluiloj kaj de tegmentoj estis vendita laŭpeze, la grandvaloraj mebloj, artaj objektoj, armiloj kaj armilaroj, transportitaj en senriskan lokon, ĉe brokantiston, komisiitan por ilin revendi detale: la pordoj, fenestroj, skulptitaj enkadraĵoj, plafonaj kartuŝoj, eligitaj el muroj, pligrandigis la amason: kaj kiam restis nenio kaptinda kaj vendinda, oni atakis la parkon.

La jarcentajn arbegojn tranĉis hakistaro: la altkreskaj kverkoj, samtempuloj de unuaj Valois’oj, frakase falegis; kaj iliaj senbranĉaj trunkoj, aliformigitaj en trabojn kaj en tabulojn, sekvis la saman vojon ol aliaj restaĵoj.

Baldaŭ el tiu belega sinjorega domo restis nur kvadrato da nudaj kaj plorindaj muroj, interne difektita de la suno kaj de la pluvo, kiuj eniris tra tegmento rompita kaj tra malfermegitaj fenestroj, entenante du masivajn turojn kaj superante korton plenan da sovaĝaj herboj kaj da arbtrunkoj putriĝantaj sur la tero. Ĝi estis la restaĵo de la antikva parko.

Sed per tiuj sinsekvaj komercagoj, la posedaĵo de Linŝardo ĉiutage pligrandiĝis. Li revendis metalmone tion, kion li estis aĉetinta papermone, sciis atendi kaj ekkapti okazon favoran. Ĉar la multekostaj objektoj estis retrovontaj sian antikvan valoron nur sub registaro iom malpli popola, li ĝoje salutis la alvenon de l’ Imperio. Francujo, laca pro la sanga tragedio de Teruro, retrovis rilatan kvietecon sub la fera mano, kiu ĝin premegis, kaj ĝi penadis forgesi, dank’ al ĝuadoj de lukso kaj de facilaj plezuroj, la teruran inkubsonĝon de lastaj jaroj. Riĉa da gloro, sed malriĉa da viroj, al ĝi mankis laboristoj, manĝitaj de la militado. Pro tio, la vendo de artaj objektoj kaj de mebloj maloftaj estis facila. Dank’ al tiu farmaniero, Linŝardo dekobligis riĉaĵojn, kiujn neniu