Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/462

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Pardonu min, sinjorino, diris Josefino, levante la kapon.

— Vi faris al mi neniun malbonon, respondis la vojaĝantino.

Kaj ŝi paŝis. Fraŭlino Brantino ektremetis.

— Tio estas neebla, ŝi murmuris. Tamen mi kredas, ke mi rekonis tiun voĉon.

Ŝi volis realiri al la nekonita sinjorino. Sed ŝi estis malhelpita de tuta provinca familio, kiu plenigis la ĉambregon ne rapidante. Fine post kelkaj kubutpuŝadoj, Josefino alvenis al la korto sufiĉe frue por vidi ke la juna virino, kiu tiel forte ŝin mirigis, supreniras en omnibuson, sur kiu ŝi legis: Hotel du Louvre (Hotelo de la Luvro).

Resuprenirinte en la fiakron, kiu ŝin alkondukis, fraŭlino Brantino sin kondukigis al la Rivolia strato.

Sed enironte en la hotelon, la junulino subite haltis.

— Kaj se mi eraras, ŝi diris; se tiu virino ne estas tiu, kiun mi kredas. Antaŭ kiam mi alparolos al ŝi, mi volas esti certa.

Estis malfrue, Josefino decidis, ke ŝi vespermanĝos en restoracio ia, kaj revenis hejmen, remetante siajn serĉadojn al la morgaŭa tago.

Ellitiĝinte frumatene, ŝi alkuris al la Rivolia strato, kaj restis sub la arkaĵaro de la trotuaro, pasadante laŭlonge kaj laŭlarĝe antaŭ la pordo de l’ hotelo, rigardadante ĉiujn vojaĝantojn, kiuj eliras el ĝi.

Fine je la dua posttagmeze, ŝi sentis ke ŝia koro batas rekonante sian antaŭtagan vojaĝantinon. La sinjorino ne delasis la trotuaron, kaj sin direktis al la magazenego, kiu portas la saman nomon ol la hotelo.

Josefino alpaŝis malantaŭ ŝi.

La nekonata sinjorino havis multajn aĉetadojn farotajn. La multkosteco de ŝiaj aĉetajoj pruvis, ke ŝi estas riĉa. Aliparte la tempo perdita de ŝi al la ekzameno tre