Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/463

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

atenta de ĉiu objekto, kaj la malrapideco de ŝiaj movadoj pruvis, ke ŝin atendas neniu familiano. Tiu vizito al la Luvraj magazenoj, ebligante, ke ŝi sin provizu de aĵoj, kiujn ŝi bezonas, estis do por ŝi ne nur neceseco sed samtempe plezuro kaj distraĵo.

Ŝin sekvante kiel ombro el kontoro al kontoro, Josefino ŝin kaŝe ekzamenis. Ju pli ŝi ŝin rigardis, des pli ŝia unua impreso ŝajnis rajtigita.

Fine post du horoj da al- kaj elpaŝoj, la juna virino remetis en sian poŝon la notlibreton, kiun ŝi ĉiumomente demandis. Antaŭirite de oficisto, ŝi sin direktis al la kaso.

— Sendu tiujn aĉetaĵojn hejmen, ŝi diris al la kasisto.

— Tre bone, sinjorino; kian nomon? kian adreson?

— Miss Johnson, hotelo de la Luvro.

— Miss Johnson, murmuris Josefino. Vere mi eraris: ŝi ne estas la junulino, kiun mi kredis.

Ŝi eliris el la magazeno.

— Nu, ŝi diris, mi riskas. Almenaŭ mi estos sciigita. Kaj ŝi revenis.

— Miss Johnson, ŝi petis, enirinte en la hotelan oficejon.

La oficistino okule demandis tabelon, kaj respondis: — Sur la unua etaĝo, dekstra koridoro, numero oka.

La junulino frapis sur la pordon portantan la montritan numeron. Ĉambristino ĝin malfermis.

— Ĉu miss Johnson estas videbla? petis fraŭlino Brantino.

— No, no, sinjorino, respondis la servistino, kun angla elparoleco tre forta.

— Mi tute bezonus paroli kun ŝi, pro tre grava komunikaĵo.

— Aoh! tre bone. Atendu unu minuton.

La servistino penetris en la apudan ĉambron, lasante la pordon duonmalfermita. Josefino aŭdis voĉon, kiun ŝi kredis rekoni. La juna virino parolis per tono akra kaj