Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/464

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

senpacienca. Evidente ŝi riproĉis sian ĉambristinon, ĉar ŝi permesis, ke fremdulino eniru en ŝian hejmon. La servistino respondis per kelkaj mallongaj frazoj. Ŝi ŝajnis sin senkulpigi. Ĉar la interparolado fariĝis angle, kompreneble Josefino ne komprenis eĉ unu vorton. Tamen io ŝin mirigis. La voĉsono de la sinjorino iom aliformiĝis, kiam ŝi uzis la fremdan lingvon. La duboj de la junulino reaperis.

Post kvin minutoj la ĉambristino revenis.

— Miss Johnson volas, ke mi donu tion al vi, ŝi diris, prezentante paperfolion al Josefino.

Ĉi tiu ĝin prenis kaj legis:

Miss Johnson konas neniun en Parizo. Ŝi elvenas senpere el Ameriko, farinte la lastajn honorojn al sia patro mortigita de Ruĝhaŭtuloj. Pro ŝia nova funebro, ŝi rifuzas momente ĉian interparoladon kun iu ajn.

Fraŭlino Brantino sin sentis tute ŝancelita, sed ŝi tro antaŭeniris por returneniri. Ŝi do sidiĝis sur seĝon, kaj respondis al la servistino:

— Diru al via mastrino, ke mi ne eliros el tiu loko, tiel longe kiam ŝi ne estos doninta al mi la interparoladon, kiun mi petas.

Denove Josefino aŭdis tra la mureto la voĉon koleriĝantan de la juna Amerikanino. Post unu minuto la ĉambristino revenis kaj diris:

— Vi povas eniri, sinjorino. Fraŭlino Brantino penetris en la ĉambron, en kiu la fremdulino ŝin atendis: kaj la pordo fermiĝis malantaŭ ŝi.

Dume Matildo, kiu retrovis en Prelongo ne nur la puran aeron, la sunon kaj la spacon, sed ankaŭ la amikecon de siaj amatoj, sentis ke ŝiaj fortoj revenas de tago al tago. Ŝi dormis dek horojn ĉiunokte, por regajni la tempon perditan. Ĉiumatene la ĉefkuiristo elpensis novan manĝaĵon, kiun englutis la juna virino per ŝia bela iama