Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/465

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malsato. Dank’ al tiu dieto, ruĝeteco unue malforta, sed kiu rapide pli kaj pli malpaliĝis anstataŭis sur ŝiaj vangoj tiun vaksan palegecon, kiu tiel dolore teruris la markizinon. Unuvorte ĉiuj kastelloĝantoj tiel penis satigi ŝiajn plej etajn kapricojn, ke la plendinda infanino estus estinta tute feliĉa, se de tempo al tempo la memoro de la pasintaj suferoj, kiu similis al ŝi malbelega inkubsonĝo, ne ĵetis funebran vualon sur ŝiajn novajn ĝojojn.

Subite tiuj ombroj de malgajeco vaporiĝis kiel ensorĉe: kaj la rebrilo de radianta feliĉeco senĉese lumigis al la vizaĝo de la grafino. Ŝi ŝajnis forgesinta, ke ŝi estas edzino, ke ekzistas ie komandanto nomita Linŝardo, kiu havas sur ŝi absolutajn rajtojn. Ŝi parolis pri la estonteco kiel virino, kiu estus sia propra estrino, ne devigata toleri aliulan voladon. Kiam ŝi troviĝis sola kun siaj gepatroj, ŝi faris antaŭ ili projektojn tiel ĥimerajn, ke sentante ilian neefektivigeblecon la gemarkizoj sentis la larmojn, kiuj supreniris al iliaj okuloj. Ŝi vojaĝos sur sia plezurŝipo kun tiuj, kiujn ŝi amas. Sinjoro de Prelongo ne kuraĝis ŝin kontraŭdiri. Li same ne volis rememorigi al ŝi, ke de tago al tago oni atendas la revenon de la komandanto. Se ĉi tiu ne estis ankoraŭ alveninta, tio fariĝis ĉar iaj deĵoraj detaloj lin detenis en Parizo pli longatempe ol li tion deziris.

Tiuj simptomoj de feliĉeco tiel malrilatanta kun la malgaja realeco tiel maltrankviligis sinjorinon de Prelongo, ke fine ŝi parolis pri tio al la maljuna doktoro. Ĉi tiu skuetis la kapon, dirante ke certe li ne kuraĝas dubi pri la diagnozo de sia fama Pariza kolego: sed fine oni scias, ke tuberkulozuloj, ĉe kiuj la malmulto de tagoj vivotaj estas proksimume kalkulebla, estas eble la homoj, kiuj konstruas plej multe da revoj sur estontecon, kia bedaŭrinde neniam al ili apartenos.

Aŭdinte tiujn malesperigajn parolojn, la markizino estis terurita. Pro tio ŝi observis sian filinon tre atentege.