Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/466

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unue unu afero ŝin mirigis. Ĉiumatene antaŭ la tagmanĝo Matildo sin enfermis dum unu aŭ du horoj en la iama ĉambro de Valentino. Kaj estis kiam ŝi eliris el tiu loĝejo, ke ŝia fizionomio ŝajnis plej ĝojplena. En ĝi kion ŝi faris? Kian motivon de tia kontento ŝi povis trovi? Fraŭlino de Savinako lasis en tiu loko neniun memoraĵon; kaj la ĉambraro iam loĝita de ŝi estis nun meblita laŭ la plej seninteresa maniero.

Ian matenon sinjorino de Prelongo pasis antaŭ la pordo de tiu apartamento, kiam bruado de voĉoj, kiun ŝi aŭdis elirantan el la ĉambro, ŝin haltigis tuje instinkte, ne rimarkante, ke ŝi malnobligas ĝis la metio de spionulino, ŝi aŭskultis: la plaŭdo de kisado alvenis malkonfuze ĝis ŝiaj oreloj. Instigite de scivolo malebliganta, ke ŝi sin detenu, ŝi, forgesinte ĉian konvenecon, rigardis tra la truo de la seruro, Tio, kion ŝi vidis, ŝin sufokis. Matildo, ŝia amata filino, pri kies honoro neniam ŝi dubis, troviĝis sola kun viro. Ĉar ĉi tiu prezentis sian dorson al la pordo, ŝi ne povis distingi liajn trajtojn: sed dank’ al flanka ekmovo farita de li, ŝi rimarkis, ke la nekonatulo havas dikan barbon kaj bronzkoloran haŭton. Plie (detalo, kiu jam ŝin atentigis), lia kostumo estus tiu de riĉa kamparano de la lando.

Inter la grafino kaj li la interparolado ŝajnis amema sed samtempe interesplena. La markizino tion divenis dank’ al iliaj gestoj. Ĉar se la bruo de voĉoj alvenis ĝis ŝiaj oreloj tra la dikeco de la pordo, tamen ŝi ne povis distingi ian silabon. Subite la mistera vizitanto altiris al ŝi Matildon ridetantan, ŝin premis kontraŭ sian koron, ŝin longe kaj pasie kisadis, dum la juna virino ruĝiĝante kaj sufokiĝante ĝoje akceptis liajn karesojn, kaj faris nenion por ilin repuŝi.

Sinjorino de Prelongo ne povis vidi plion. Ŝi rapidis al la lernoĉambro en kiu Raŭlo troviĝis, ekzamenante novan lukontrakton, kiun li estis subskribonta, je la nomo de sia filino, kun farmisto.