Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/469

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La servistoj lerte demanditaj por scii ĉu ili ne estus renkontintaj okaze viron similan al la portreto farita de la markizo, unuvoĉe certigis, ke la viro priskribita estas tute nekonita de ili. Tamen tuj kiam Raŭlo turnis la dorson, ili ne povis deteni rideton; ĉar ili faris la samajn rimarkojn ol sinjorino de Prelongo; imitinte sian mastrinon, la ĉambristino rigardis tra la truo de la seruro: fine en la kastelo same kiel en la vilaĝo, tio estis sekreto por neniu: la juna grafino havis amanton.

Laca, ĉar li nenion trovis vane serĉinte, Raŭlo sin demandis ĉu la markizino ne estis la ludo de senteraro: esperante ke ŝi malbone vidis, sinjorino de Prelongo preskaŭ partoprenis la opinion de sia edzo, kiam ĉi tiu ricevis dikan leteron stampitan en Parizo.

Ĉar al li ŝajnis, ke li rekonas la skribaĵon, li tuj serĉis la subskribon. Tio, kion li vidis, lin tiel kortuŝis, ke li sin demandis ĉu ŝerculo ne amuziĝas de lia naiveco. Sed kiam li estis studinta, laŭ la atento kiun ili meritis, la dudek paĝojn de la letero, li ĝin ellasis sur sian skribotablon, dum du dikaj larmoj ruliĝis sur liaj vangoj.

— Malfeliĉa Matildo, li ĝemis; malfeliĉa suferantino! Ve! estas tro malfrue.

En tiu mistera letero oni petis de sinjoro de Prelongo, ke li bonvolu fari grandan feston, en kiu li invitos kiel eble plej multe da homoj: sed la celo de tiu festo ne estis tre precize montrita. Plie oni petegis la markizon, ke li ne sciigu Matildon pri la ricevo de tiu letero.

— Ni faros tion, kion oni konsilas al ni, diris la markizino.

— Kiun pretekston liveri?

— Nian arĝentan geedziĝon. Ja post kelkaj tagoj gesinjoroj de Prelongo estis plenigontaj siajn dudekkvinajn jarojn de geedziĝo. Pro la malĝojeco en kiu ili troviĝis, ili ne intencis festi per ia plezuraĵo tiun datrevenon, kiun la kutimo apartigis el