Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/470

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la aliaj. Sed ĉar ili serĉis okazon, kiu ebligus la altiron de multaj personoj al la kastelo, ili ne povis elpensi pli bonan pretekston.

Invitoj estis senditaj ĉiuloken. La markizo zorgis tre atente pri tiu, kiun li skribis al sia bofilo: ĝi estis tre ĝentila. Pro tio la komandanto respondis senprokraste, ke por li estos ne nur devo sed ankaŭ plezuro prezenti al siaj bogepatroj siajn bondezirojn pri iliaj longvivado kaj prosperado.

— Vi scias, Matildo, diris al ŝi la markizino, ke via edzo ĉeestos ĉe tiu festo.

— Ha! respondis la grafino, per tono plena da indiferenteco.

— Kiel? post; tio, kio okazis inter vi, ĉu vi ne estas kortuŝita, revidonte vian turmentiston?

— Ĉu tiu viro povas min interesi? Por mi li nun estas nulaĵo.

La festo okazis laŭ la programo anoncita. Nenio konfuzis la ceremonion. Dum la vespero la vasta manĝoĉambro brilega pro trinkvitraĵoj kaj arĝentilaro ŝajnis gastigi nur feliĉajn homojn. La gemarkizoj ŝajnigis gajecon, kiun de longa tempo ili ne kutimis prezenti. Tamen pro iaj malatentaĵoj, kiujn ili preterlasis, oni sentis, ke ili estas malkvietaj kaj priokupataj.

La komandanto montriĝis bonsocieta viro, kaj lerte adresis al ĉiu ĉeestanto ĝentilan aŭ spritan vorton. Pri Matildo interna ĝojo, kies ĉiu kredis suspekti kaŭzon briligis sian vizaĝon. Ne ŝin lasis la okuloj de ŝia blindigita, ensorĉita edzo. La kunmanĝantoj lin montris al si per malgrandaj skuetoj de siaj kapoj. Tiuj gestetoj estis tre elokventaj, sed Viktoro ne povis diveni ilian veran signifon.

Dum la deserto, la ĉambristo de sinjoro de Prelongo montriĝis en la duonmalfermaĵo de la pordo. Raŭlo faris signon; la ĉambristo alpaŝis.

— La persono, kiun via Moŝto atendas, estas ekalveninta.