Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/471

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu vi estas certa, ke ĝin vidis neniu en la kastelo?

— Absolute certa. Mi iris mem ĝin serĉi en la stacidomo, kaj ĝin alkondukis ĉi tien per fervoja veturilo. Mi ĝin enirigis en la saloneton, kiu troviĝas apud la salonego.

— Ĉu vi malfermis la komunikan pordon? Kaj ĉu vi kaŝis tiun malfermaĵon, mallevante la pordkurtenojn?

— Jes, via Moŝto.

— Tre bone. La ĉambristo eliris. Post la vespermanĝo oni aliris al la vasta festsalono lumigita al giorno. Kiam ĉesis la bruaro, la pordo, kiu enirigas en la vestiblon, malfermiĝis, kaj tra ĝi trairis virino tute nigre vestita, kaj havanta la vizaĝon kovritan de dika vualo. Meze de klaraj roboj, de diamantoj kaj de nudaj ŝultroj, tiu funebra kostumo produktis tragedian impreson, kiu tremetigis ĉiujn ĉeestantojn.

La markizino rapidis al la nekonita virino, premis ŝiajn manojn kaj ŝin sidigis apud sin, dirante:

— Nun, ĉar ni ĉiuj estas kunestantaj; vi povas eligi vian vualon.

La stranga vizitantino obeis. Ŝi estis Josefino.

Ŝin vidante, Viktoro sentis kortuŝecon miksitan kun maltrankvileco. Lia iama kunkulpulino estis akceptita sur la sama sociala rango ol la aliaj invititoj. Kion tio signifas? Kion oni konspiras kontraŭ li? Pro tio ne povante kaŝi sian malbonan humoron, li ekkriis:

— Kion signifas tiu maskigado? Pri Matildo ŝia miro fariĝis mirego, kiam ŝi aŭdis sian patrinon dirantan al sia iama ĉambristino:

— Infano mia, permesu, ke mi dankas vin, ĉar vi venis.

— Mi faris nur mian devon, sinjorino: mi esperas, ke mi havos la kuraĝon necesan por iri ĝis la fino.

Dume la kunmanĝantoj de la markizo mallaŭte murmuris. Inter ili multaj rekonis la iaman servistinon de Matildo. Por ke la malhumila markizino montru tian