Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/472

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sintenadon al virino tiel humila, laŭ la sociala rango, necese estis, ke ŝi havas por fari tion potencajn motivojn. Mutaj pro miro, ĉiuj ĉeestantoj tion komprenis, kaj atendis emocie la klarigon de tiu stranga sceno. Viktoro sentis, ke glacia varmo lin penetras ĝis ostoj. Instinkte li serĉis okule pordon, per kiu li povus eliri. Sed dank’ al lerta manovro, pri kiu la komandanto ne atentis, Raŭlo zorgis, ke li estu enmetita en angulon de la salono. Li ne povis eliri ne rimarkite.

Tiam sinjoro de Prelongo sin levas. Ĉiuj interbabiladoj haltas: kaj meze de la granda silento, kiu plenigis la vastan ĉambron, li diras per grava voĉo:

— Sendube vin mirigis la akcepto de ni farita al tiu junulino. Antaŭ kelkaj tagoj, ŝi partoprenis nian servistaron; tamen ni ŝin akceptas kvazaŭ ŝi estus anino de nia societo. Ĉar ŝi alportas kun ŝi aĵon pli ŝatindan ol la vivon; tio estas la rehonorigo de la grafino Matildo de Prelongo.

Ĉiuj brustoj sufokiĝis; ĉiuj rigardoj direktiĝis al Josefino. La markizo daŭrigis:

— La arĝenta geedziĝo, al kiu vi estis invititaj, estis nur preteksto. Mi ĝin elektis, ĉar ĝi estis la sola rimedo prezentiĝanta al mi, por kolekti en tiun ĉambregon la tutan nobelaron kaj la tutan burĝaron de la lando. Mi volis, ke vi ĉiuj aŭskultu la sekretaĵojn, kiujn estas malkovronta fraŭlino Brantino.

La filo Linŝardo estis palega. Liaj sangoplenaj okuloj ĵetis al lia bopatro kaj al lia iama amantino rigardojn ŝarĝitajn de minacoj kaj de malamo.

En tiu momento, Matildo, kiu ne delasis sian senĉesan rideton, sin intermetis:

— Mi malpermesas, Josefino, ŝi diris, ke vi rakontu al la ĉeestantoj ĉion, kion vi scias. Estas sekretoj al kies malkovro nek vi nek mi estas rajtigitaj.

— Senkulpigu min, sinjorino, respondis la junulino, sed mi estas alligata de neniu promeso. Mi ne ĵuris kiel