Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/473

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi sur la animojn de Prelongoj. Do, kun la permeso de lia markiza Moŝto, mi parolos.

— Iru, infanino mia, respondis Raŭlo. Tiam Josefino rakontis ĉion; la kulpan amon de Valentino kaj de Frederiko, ĝiajn neeviteblajn konsekvencojn, la ĵuron elparolitan de Matildo, per kiu ŝi promesis, ke neniam ŝi konigos tian sekreton. Ŝi klarigis la motivojn, pro kiuj fraŭlino de Savinako estis instigita ŝajnigi novicecon, kaj ŝia amikino religian enfermiĝon.

Poste ŝi priskribis la loĝigon de Valentino en la Kamuŝa domo: ŝi pravigis la strangajn promenadojn de fraŭlino de Prelongo. Kaj ĉiu komprenis pro kiu motivo ŝi volis, ke neniu ŝin akompanu. Tiam alvenis la elfalego de la gardista domo, la intermeto de Viktoro, la formeto de l’ infano per Duponto, ĝia transporto en Parizon, ĝia meto en la konfesejon de Saint-Germain-des-Prés, ĝia enskribo en la urbodomo de la sesa kvartalo, fine la maniero per kiu la infano de Valentino, rekonebla per la ruĝa makulo, estis metita de la sama Duponto sur la apogseĝon de l’ edziĝanto.

Dum fraŭlino Brantino antaŭeniris en sia rakonto, ĉiuj rigardoj direktiĝis jen al la grafino jen al la komandanto. La unuaj estis plenaj da admiro kaj da kompato; la duaj ŝarĝitaj de malestimo kaj de naŭzo.

Viktoro ilin subportis ne premegite. Ĉu tia historio rakontita de iama ĉambristino havas valoron ian? Ne, ĉar la pruvoj mankas.

— Nu, li pensis, alvenis la momento, en kiu necese estas montri maltimecon.

Sin levante siavice, li ekkriis:

— Tiu ino mensogas. Nun, ĉar ŝia pasio estas satigita, mia edzino hontas, ke ŝi estis la amantino de malnobelulo. Ŝi larĝe pagis sian iaman servistinon, kaj ŝin devigis rakonti tiun fantaziegan historion. Tiu krima grafino senŝancele difektas la honoron de sia amikino, kiu mortis por ŝi, pereigita de sia sindonemo; ĉar ŝi