Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/474

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

scias, ke la marondoj ne ŝin redonos por konfuzi la trompantinon. En tiu sama momento, la kurteno maskanta flankan pordon subleviĝis; kaj la ĉambristo de la markizo anoncis per sonora voĉo:

— Fraŭlino Valentino de Savinako! La invititoj ne havis tempon rekonsciiĝi pro tiu nova surprizo, kiam Valentino, transirante la spacon, kiu ŝin disigis el la grafino, sin ĵetis antaŭ ŝiajn genuojn:

— Pardonu, Matildo, pardonu, ŝi ekkriis, plektante la manojn, kaj rigardante sian amikinon per okuloj, en kiuj legiĝis la pento kaj la admiro.

— Valentino! ripetis la grafino, estas vi! Mi vin revidas. Ha! miaj antaŭsentoj ne min erarigis: mi estis certa, ke vi ne mortis. Sed relevu vin, mi vin petegas.

— Mi restos antaŭ viaj piedoj tiel longe kiam vi ne estos doninta al mi mian pardonon.

— Mi neniam dubis pri vi, respondis ŝia amikino, ŝin relevante kaj ŝin kisante, ĉar mi konis vian koron. Mi havas neniun plendmotivon riproĉotan sekve pardonotan al vi.

— Ha! Matildo, superega animo, mi troviĝis malantaŭ tiu pordokurteno; mi ĉion aŭdis. Vi estis kulpigita, kalumniita, premegita pro la kulpo de aliulino; senplende vi suferis ĉiujn turmentegojn. Antaŭ momento vi malpermesis, ke Josefino perfidu mian sekreton. Sed Dio ne povis toleri, ke tia maljusteco senfine daŭru: por via rehonorigo li faris miraklon. Ĉio, kion tiu junulino al vi konigis, ŝi daŭrigis, sin turnante al la aŭskultantoj, tiu plorinda rakonto de senĉesa maljustaĵo, estas absolute vera ĝis siaj plej etaj detaloj. Mi estas la patrino de l’ infano ŝtelita kaj konjektita al la grafino; kaj la marondoj min redonis al la vivo, por konfuzi la trompanton.

Tiuj lastaj vortoj direktiĝis al Viktoro.

Kun haroj starigitaj, kun ŝaŭmo sur la lipoj, kun