Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/475

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

manoj agititaj de konvulsia tremado, la edzo de Matildo rulis ĉirkaŭ si furiozajn okulojn.

Ĉiuj ĉeestantoj sentis sin kortuŝitaj pro la rakonto aŭdita. Multaj inter ili naŭzitaj, ĉar ili kontaktiĝis kun estaĵo kapabla de tiaj malnoblaĵoj, premis siajn pugnojn, kaj ĵetis al la filo Linŝardo kolerajn kaj indignajn rigardojn. Eĉ malsonoraj minacoj estis maĉadataj de la plej perfortuloj. Ĉu la komandanto komprenis la danĝeron de li riskatan? Estas eble. Ĉar subite li streĉis siajn krurojn, saltegis kun kapo antaŭa al la minacantaj grupoj, kiuj alpaŝis al li, kaj, simila al furioza bovviro, li rapidis ekster la salono, farinte truon inter la mebloj kaj la homoj, kiujn li renversis pasante.

Tio fariĝis fulmorapide. La puŝegitoj ne havis la tempon sin relevi, kaj jam oni aŭdis la kradon de la kastelo fermiĝantan malantaŭ li.

Tamen ĉiuj invititoj de la markizo alproksimiĝis al fraŭlino de Savinako. La juna virino, konfuzita de mil demandoj, ne sciis al kiu respondi.

— Sed kiamaniere vi estis savita?

— Kial vi ne donis novaĵojn pri vi?

— Kion vi faris dum tiuj du jaroj?

— Kie vi troviĝis?

— Kiu al vi konigis tiun kortuŝantan historion? Feliĉe la markizino liberigis Valentinon el tiuj trudemuloj, dirante laŭte:

— Vi vidas, infanino mia, kian scivolon vi naskas meze de ni. Mi esperas, ke mi ne estas maldiskreta, petante de vi, ke vi ĝin satigu.

— Tiu scivolo estas pravigata, sinjorino. Vi havas rajton peti de mi klarigojn, kaj mi devon ilin liveri.

Ĉiuj ĉeestantoj alproksimigis siajn seĝojn. Meze de profunda silento, fraŭlino de Savinako komencis sian rakonton:

— En la momento kiam la tero elŝutiĝis, mi min