Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/476

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alkroĉis al miaj littukoj. Mi sentis min falantan en grandan nigran truon, kiam mi estis tuje haltigita en mia falo kaj eĉ sublevita alten per io mola kaj elasta. Tio estis, kiel mi tion eksciis pli poste, la barko de Duponto, sublevita sur dorso de grandega ondego, kiu min renkontis kaj laŭ litere min kolektis pasante.

La matraco, kies ĝia fundo estis provizita, moligis ankaŭ la maldolĉecon de la renkonto. Se mi ne estus nove akuŝinta, mi estus elirinta tute sana kaj savita el tiu terurega katastrofo. Subite mi sentis min malsuprenirantan laŭ kapturniga rapideco: tio okazis pro la marefluo, kiu forportis la boaton tie metitan de la Providenco por min eligi el neevitebla morto. Ekkaptite de rapidega fluo, la ŝipeto estis altirita al la maralto: kaj kiam ĝi estis trafinta la plenmaron, ĝi flosiĝis sendirekte, puŝita de ondoj kaj de ventoj.

Malsana, terurita de la katastrofo, plie glaciigita de la malvarmo kaj de la malsekeco, mi kuŝis funde de la barko, rigida, nekapabla provi ian ekmovon, elparoli ian vorton, sed aŭdante ĉion kaj neniel perdinte miajn inteligentajn ecojn. Mi estis certa ke Matildo, mia infano, ge-Kamuŝoj pereis ĉiuj dum la elfalego. Mi enviis tiun sorton, kiu al ili indulgis la malrapidajn turmentegojn de l’ agonio, kiam mi aŭdis supre de mia kapo tiujn vortojn elparolitajn angle:

“Nu, barko kun malvivulo en ĝi.”

“Se oni ĝin prenus, ĵetinte la kadavron en la maron.”

“Bona ideo! La boato ŝajnas nedifektita.”

Mi aŭdis ĉion tion. Mi volis min levi, gestigi, krii; neeble. La paralizo min najlis sur mia matraco, ne ebligante ke mi sublevu eĉ mian malgrandan fingron. Mi aŭdis la bruon de barko malsuprenirigita de la maristoj sur la maron. Post la ventego, Oceano kvietiĝis kvazaŭ ensorĉe: la luno brilis helege. Du viroj saltis en mian boaton, prenis la remilojn kaj ĝin alkondukis al la ŝipo.

Tiam la interparolado rekomencis.