Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/477

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Antaŭ kiam ni suprentiros la ŝipeton, estus prefere nin liberigi el tiu kadavro, kiu pezas.”

“Kompreneble. Senutile estas ĝin porti supren.” Mi sentis min sublevitan per la ŝultroj kaj per la kruroj. La du maristoj jam ekbalancis mian korpon per ritma movado, por ke fariĝu pli facila la ĵeto de ĝi ekster la rando de la barko, kiam tria voĉo diris laŭtege:

“Ĉu vi estas certa, ke ĝi estas malviva?”

“Sendiskuteble: sen tio, ĝi moviĝus, ĝi ribeliĝus.”

“Tio pruvas nenion. Alportu ĝin tien, por ke oni estu certa pri tio. Mi bonvolas nutri la skvalojn per kadavroj sed ne per vivantoj.”

Ĉar la viro parolinta estis la ŝipestro, lin oni tuje obeis.

Mi sentis min sublevitan, eligitan el la barko, kuŝigitan sur la plankon, dum orelo apogiĝis sur mian bruston.

“Nu, ĉu mi estis prava?” ekkriis la ŝipestro per triumfa tono. Ekzistas ankoraŭ ero da vivo.”

“Sed kion ni faros de tiu ano?”

“Tiu ano estas ino.”

“Ho! tio ŝajnas miriga. Kion ŝi faris en tiu barko?”

“Ĉu mi scias? Mi donos al ŝi mian ĉambron, kaj ŝin flegos kiel eble plej bone. Ni penos scii, kia estas tiu virino; kaj se ni povas ŝin konduki en ŝian patrujon, ni tion faros.”

Denove mi sentis min forportitan kaj kuŝigitan en varman liton. Dum multaj horoj mi restis en ĝi nekonscia. De tempo al tempo mi sentis orelon apogiĝantan sur mian bruston. Oni venis certiĝi ĉu mia koro batas ĉiam.

“Ĉu oni ekzamenis la barkon?” petis la ŝipestro.

“Jes.”

“Kion oni trovis en ĝi?”

“Provizojn kaj matracon.”

“Kaj poste?”

“Nenion plu.”

“Sed la nomo de la boato, ĝia haveno kutima?”

“Tiuj montroj estis skrapitaj.”