Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/478

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Diablo! Kion mi faros de tiu virino? Ŝi ne povas paroli. Mi trovas ŝin vestitan nur de noktovesto, sen ia papero, kiu povas montri kia ŝi estas, de kie ŝi venas. La boato mem enhavas neniun sciigon. Mi vidas nur unu aferon ebla: konduki kun ni Nov-Jorkon tiun nekonatan virinon. Sinjoro Johnson mem decidos.” Tiuj vortoj al mi konigis, ke la ŝipo min savinta estas amerika.

La paralizo, kiu min senmovigis, daŭris dum kelka tempo. Sed ĉar ĝi estis kaŭzita de la teruro kaj de la malvarmo, ĝi cedis iom, dank’ al la certeco en kiu mi troviĝis, ke mi estas savita, kaj dank’ al la varmeco de la lito konservita per boteloj plenaj da varma akvo.

Post tri tagoj mi povis fari signon per la mano. Oni enkondukis inter miaj dentoj kelkajn gutojn da brando. Tiu trinkaĵo min tute revivigis. Baldaŭ mi troviĝis sufiĉe fortika por engluti iom da nutraĵo: poste mi faris kelkajn paŝojn interne de la kajuto. Fine ian tagon, min apogante sur la brakon de la ŝipestro, mi povis supreniri sur la ferdekon. Sed estis ĉiam neebla la elparolo de unu vorto. La paralizo de la lango estis la plej longedaŭra el la simptomoj de mia malsano, kaj malaperis nur post la aliaj.

Alveninte en Nov-Jorkon, mi estis prezentita al la posedanto de la ŝipo. Li estis unu el tiuj riĉegaj Amerikanoj, kies multaj ŝipoj sulkas ĉiujn marojn de la terglobo. Li gratulis la ŝipestron kaj liajn maristojn pro la humana ago farita de ili, ĉar ili min savis kaj flegis; kaj li donis al ili pro tio gravan rekompenson.

Ekvidante sinjoron Johnson’on, mi estis mirigita de lia boneca ŝajno, de la profunda malĝojeco pentrita sur lia vizaĝo kaj precipe de la speciala atento, per kiu li min rigardadis. Baldaŭ mi konis la kaŭzon de tio. Antaŭ ne longe li estis perdinta, pro fervoja akcidento, sian edzinon kaj sian ununuran filinon samaĝan kiel min; kaj li trovis, ke iaj detaloj de mia personeco al li memorigis lian karan Mabelon, ĉiam ploritan de li.