Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/481

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankoraŭ neregitaj de Eŭropanoj kaj loĝataj de Siuksoj (Sioŭ)?” “Sendube.” “Nu, ne veturu tiam; mi petas vin. Via posedaĵo estas grandega, ĉu taŭgas ke la direktado de viaj ekspluataĵoj estu pli-malpli perfekta; ĉar malgraŭ la malŝparadoj al kiuj vi min devigas, vi ne povas elspezi vian renton. Via vivo estas por mi pli grandvalora ol kelkaj miloj da dolaroj.” “Mia kara filino,” li respondis, “vi rezonas infanine. Kiam eĉ lia riĉeco estus nekalkulebla, tamen, tiel longe kiam li posedas inteligentecon kaj sanon, viro devas laboradi. Li estus kulpa, lasante difektigi per sia mallaboremo la entreprenojn de li komencitajn. Pri la Ruĝhaŭtuloj, kiuj vin tiel teruras, ili estas multe pli danĝeraj en la romanoj ol en la Herbejo. Ilin timas nur imagoj de junulinoj, sed tute ne vojaĝantoj bone armitaj.” Kaj li eliris.

Ve! miaj antaŭsentoj ne min trompis. Post kelkaj semajnoj mi eksciis, ke la publika veturilo, en kiu sinjoro Johnson vojaĝis, estis atakita de Apaŝa bando. Ĉiuj homoj en ĝi troviĝantaj estis mortigitaj, sen ia escepto.

“Sed mi estas do markita de la Fatalo,” mi ekkriis. “Mi alportas la malfeliĉecon al tiuj, kiuj min alproksimiĝas. Tuj kiam iu kuniĝas kun mi, li estas senkompate frapita de Morto.”

Mi eĉ ne havis la konsolon ploradi sur la tombon de mia filiniginta patro, ĉar lia korpo kuŝis sentomba sur la herbejoj de la Far-Uesto. Mi estis devigita plenumi funebran ceremonion, kiu fariĝis antaŭ malplena katafalko. Ĉiuj Nov-Jorkaj gravaj personoj konsideris kiel devon sian ĉeeston al tiu piaĵo. Sed post kiam mi estis sendita tra la spaco lastan adiaŭon al mia bonfaranto malviva, nenio min detenis en Ameriko. Mi decidis, ke mi revenos Eŭropon; ĉar mi forte deziris revidi Parizon