Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/482

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en kiu finis miaj infanjaroj. Doninte al mia notario ĉiujn rajtigojn, kiujn li bezonis por ordigi la heredaĵon, mi rapide faris miajn preparojn por la eliro. En la momento kiam mi enŝipiĝis, mi ricevis de mia intendanto kalkulon montrantan proksimume la ciferon de la posedaĵo lasita de sinjoro Johnson. Sur tiu papero ĝi estis minimume estimata po dudek milionoj da dolaroj.

— Ha! ekkriis tiam la rakontantino per kortuŝanta tono, se iam mi estus posedinta kapitaleton eĉ tute malgrandan, mi edziniĝis kun sinjoro de Ruvezo; mi petis de li ke li eksiĝu; fine li ne estus elirinta: kaj tiuj malfeliĉaĵoj, kies mi estis nevola kaŭzo, ne estus okazintaj. Dum hodiaŭ mi estas premegata de tiu supermezura riĉaĵaro, kiu ne povas min utili: ĝi alvenas en la momento kiam mi ne ĝin bezonas plu. Mia kara Matildo, se vi mem ne estus tiel riĉa, mi ĝin donus al vi ĝojege, petante de vi interŝanĝe nur la forgeson de l’ estinteco kaj samtempe malgrandan lokon en via domo kaj en via koro.

Ĉiuj ĉeestantoj estis kortuŝitaj. La grafino premis silente la manon de Valentino. Redoninte al ŝi sian kareson, fraŭlino de Savinako daŭrigis:

— Nun restas dirotaj malmulte da vortoj. Elvagoniĝinte en la Sankta-Lazara, stacidomo, mi estis rekonita de Josefino. Kvankam ŝin erarigis la nomo Johnson, kiu hodiaŭ estas la mia, tamen ŝi obstine sieĝis mian pordon: kaj mi benas ŝin pro ŝia persisteco. Per ŝi mi konis plendetale la nekredeblajn turmentojn, kiujn mia malfeliĉa amikino suferis pro mi. Tiam mi konsilis al sinjoro de Prelongo, ke li faru grandan feston en la kastelo. Ĉar mi intencis ne nur rehonorigi Matildon, sed plie mi volis premegi sub la publika malestimo la krimulon, kiu per hontindaj manovroj trudis al ŝi la edziniĝon kun li.

Valentino silentis, Kortuŝegite ĉiuj aŭskultintoj same ne kuraĝis paroli laŭte: nur kelkaj pripensoj estis mallaŭte interŝanĝitaj. Fine unu post la alia ĉiuj invititoj sin levis. Ili jam komencis siajn adiaŭajn afablaĵojn al