Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/483

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la gemastroj, kiam, kvankam estis malfrue, la malgranda Valento akompanita de sia guvernistino eniris en la salonon. Lin vidante, ĉiuj, kiuj eble estus ankoraŭ nekredemaj, fariĝis subite konvinkitaj. Li estis la viva portreto de sia patrino.

Valentino ektremetis. Rapidante al sia filo, ŝi lin prenis en siajn brakojn kaj lin kovris per kisadoj. Sed la infano, terurita de la pasiaj elmontroj de tiu nekonita virino, ekploregis. Al Matildo li prezentis siajn malgrandajn brakojn, ekkriante:

— Mama, mama! La juna patrino sentis ke ŝia koro kuntiriĝas. Sed farinte ekpenon de volado, ŝi ridetis; kaj sin turnante al la infaneto:

— Amu ŝin kore, ŝi diris. Neniam vi estos sufiĉe dankema por pagi konvene ŝian sindonemon kaj ŝiajn suferojn.

Dume la infano, grimpinte sur la genuojn de la grafino, ŝin rigardis per siaj friponaj okuloj de troamita knabeto. Dum li balbutis nekompreneblajn parolojn, li batetis ŝiajn vangojn per siaj malfortaj manetoj. Tiam Matildo, dum ŝi redonis al sia filigito la karesojn, kiujn ĉi tiu malŝparis, diris al fraŭlino de Savinako:

— Mi petos de vi favoron. Neniam elprenu el mi tiun infanon. Mi tro suferis pro li por ne lin amegi.

— Li havos du patrinojn, respondis simple Valentino.

— Vi estas prava, fraŭlino, rimarkigis sinjoro Benojto kun sia kutima delikateco: la vera patrino ne estas tiu, kiu naskas, sed tiu, kiu vartas infanon, kaj ĝin vindas en sian amecon.

Ĉiuj ĉeestantoj rigardis tiun scenon kortuŝe. Kiam la invititoj eliris, ili salutis la grafinon per respektplenaj elmontroj, al kiuj de longa tempo ŝi ne estis plu kutimigita.

— Kiam mi pensas, diris la grafo de Roŝbrulo al Raŭlo, premante lian manon, kiam mi pensas, ke eble mi estis,