Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/484

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pro la konsilo al vi donita de mi, unu el malfeliĉiloj, kiuj suferigis la grafinon, mi hontas min mem. Fine post tio, kio okazis, mi esperas ke via fripona bofilo ne kuraĝos revenĝi sin. Vi estas liberigita el li por longa tempo.

— Bedaŭrinde, respondis Raŭlo malĝoje, tiu krimulo restas ĉiam la edzo de mia filino. Tiu Valentina revivigo, kiu ŝin rehonorigas, alvenas, ve! kiam ĉio estas perdita.

— Krom la honoro, markizo. Tiu devizo de fama reĝo estu samtempe la via.

Dum tiu interparolado la salono malpleniĝis. Estis la maljuna grafo, kiu eliris laste, klinante sin antaŭ Matildo kaj al ŝi malŝparinte ĉiujn elmontrojn de la plej profunda respektego.

Kiam ĉiu estis elirinta:

— Valentino, diris ŝia amikino, malfruiĝas. Kredeble vi estas laca. Permesu, ke mi mem vin konduku al la ĉambro, kiun mi difinis al vi.

— Sed mi esperas, ke mi reokupos mian iaman apartamenton, tiun kiu memorigas la solajn horojn de feliĉeco vere sentita de mi en mia vivo.

— Karulino mia, ne min riproĉu, se tiun vesperon mi ne povas vin kontentigi. Sed en tiu momento, tio kion vi petas, estas neebla. Sekreto, kiu ne estas la mia, malhelpas ke mi parolu pli klare. Sed, mi vin petegas, ne insistu.

Fraŭlino de Savinako nenion kontraŭdiris. Ŝi akompanis Matildon ĝis la ĉambro okupota de ŝi: ĝi estis unu el plej luksaj de la kastelo. Sed funde de sia animo ŝi bedaŭris la alian; tiun en kiu Frederiko kaj ŝi ambaŭ amis sin reciproke; kaj ŝi sin demandis:

— Kia motivo instigas Matildon al la malpermeso de tiu apartamento? Post unu horo, ĉiuj dormis: kaj la vasta sinjorega loĝejo estis okupata de sola silento.

Kiam Viktoro senmaskigita, konfuzita, premegita de