Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/485

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu neatendita malkovro, estis transirinta per unu saltego la enirejan kradon, li daŭrigis sian kuradon, kaj sin direktis al la farmodomo. Li sentis sin persekutitan de venĝaj paroloj de fraŭlino de Savinako:

— La marondoj min redonis al la vivo por konfuzi la trompanton.

Ĉu hazarde la dia justeco ekzistus? Sed tiam li estas malsavita, kaj por li sonoris la horo de la puno.

Li rapidis en la manĝoĉambron kaj falis en la brakojn de sia patrino.

— Kion vi havas, Viktoro mia? ekkriis sinjorino Linŝardo, vidante la palegan vizaĝon de sia filo.

— Josefino min perfidis: ŝi malkovris ĉiujn miajn manovrojn.

— Vi ĉiam povas nei, ĉar la pruvoj mankas.

— Valentino, kiun oni kredis malviva, revenis. Ŝi ĉion certigis.

Post tiuj vortoj, Heleno rigardis fikse sian filon, por certiĝi, ĉu li ne freneziĝas. Sed kiam la komandanto estis mallonge rakontinta ĉiujn fariĝojn:

— Ha! mia plendinda knabo, ekkriis lia patrino per tono ironie kompatema; mi konfesas, ke vi ne estas ŝancema. Esti perfidita de sia amantino, post kiam oni estis trompita de sia edzino; vere tio estas tro doloriga.

— Kion vi volas diri? Vi scias ke Matildo estas tro honesta por perfidi sian devon.

— Malfeliĉa naivegulo! Mi kredis vin pli sagaca. Nu, vi similas ĉiujn edzojn. Dum en Parizo vi faras konscience vian devon de militisto, via ĉasta edzino al vi donas kunlaboranton, antaŭ via nazo kaj via barbo; kaj tion vi ne eĉ suspektas.

— Mensogo! kalumnio! ekkriis Viktoro freneza. Mi volas pruvojn, vi aŭdas. Oni ne rakontas fakton tiel monstran, ne estante certa pri la realeco de ĝia ekzisto.

— Sed, amiko mia, tio estas fabelo konita en la tuta lando. Ĉiu scias, ke via respektinda edzino akceptas ĉiu-