Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/486

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

matene sian amanton en la iama ĉambro de fraŭlino de Savinako.

— Kaj kiu li estas? balbutis la komandanto, penante sin deteni.

— Ha! pri tio mi kredas, ke neniu estas pli bone sciigita ol mi. Tiu viro ŝajnas diable forta; ĉar ĝis nun li trovis rimedon por senutiligi ĉiujn plej lertajn serĉadojn! Sed se tiu deziro kuŝas en via koro, vi povos iri tien morgaŭ: certe vi surprizos la geamantojn dum ilia ama interbabilado. Per tiu rimedo vi estos la unua, kiu ekvidos la kapon de via anstataŭanto.

— Mi iros, tondris Viktoro: kaj se tio estas vera, malfeliĉo al ĉiuj. Mi vidigos, ke mi estas ĉiam la edzo de la grafino. Ha! vi min trompas, malhontema virino; post kiam vi vin rifuzis al miaj karesoj, post kiam vi donis al mi nur korpon, kies forestis animo, vi senŝancele vin liveras al aliulo; kulpigu vin, ĉar vi volis tion, kio okazos. Sed morgaŭ, la ŝtonplatoj estos ruĝaj en la kastelo de Prelongo! La komandanto sin levis kun malama kaj sovaĝa mieno: hommortiga febro brilis en liaj okuloj. Heleno lin rigardadis, dum sur ŝia vizaĝo pentriĝis la teruro sed samtempe la ravo. Per liaj kruelaj paroloj ŝia filo ekvekis la ŝanĝemajn instinktojn de ŝia antikva Korsa sango. Ŝi kredis ke stariĝas antaŭ ŝi Pietro Boldino, ŝia onklo, revante venĝadon.

Kiam Viktoro edziĝis kun Matildo, sinjorino Linŝardo kredis, ke ŝi ordonos en la kastelo kaj regos, sub la nomo de sia filo, kiel konsentita estrino. Tamen ne nur la estontaĵoj ne rajtigis ŝiajn esperojn, ne nur oni komprenigis al ŝi pli-malpli ĝentile, ke ŝia povo estas tute nula, sed plie estis la malriĉa parencino, la almozulino, kompate akceptita, unuvorte Josefino, kiu prenis ŝian lokon kaj donis ordonojn, kiujn la servistaro sendiskute obeis.

Pro tio semo de sovaĝa malamo ĝermigis en la koro de