Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/487

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la maljunulino bezonon de terura venĝo: kaj estis la filo, kiun ŝi puŝis antaŭen, por ke li fariĝu la plenumanto de ŝiaj plej kruelaj koleraĵoj.

La morgaŭan tagon, dum la tagiĝo, la komandanto aliris al la kastelo kaj penetris en sian privatan apartamenton. La servistaro ne konis ankoraŭ la dramon intiman kiu okazis dum la antaŭtago en la salonego: al sia sola ĉambristo Raŭlo ĉion rakontis konfidencie. Sed, ĉar lia mastro al li rekomendis absolutan sekreton, tiu servisto timante, ke ia maldiskretaĵo al li perdigos lian oficon, ne ankoraŭ parolis. Do la ĉeesto de la grafinedzo povis mirigi neniun. Ĉio estis kvieta en la kastelo; kaj la ordinara movado de la vivo ĉiutaga rekomencis kiel antaŭe. Je la deka, Matildo eliris el sia ĉambro, kaj sin direktis al la iama apartamento de Valentino, kiel ŝi kutimis fari ĉiumatene. Ŝia edzo, kiu ŝin spionadis, vidis ŝin enirantan kaj fermantan la pordon malantaŭ ŝi: poste li aŭdis la bruon, kiun ŝi faris ŝlosante la seruron per duobla turno de la ŝlosilo.

— Nu, li pensis, mia patrino estis prava. Oni ne prenas tiajn antaŭzorgojn, kiam oni intencas resti sola.

Sed tiam lia konkuranto estis do jam alveninta? Sen tio ŝi ne sin enfermus tiel zorgeme. Tamen de du horoj li observis, kaj li estis certa, ke neniu eniris.

Luppaŝe li alproksimiĝis al la pordo, kaj sur ĝin almetis sian orelon. Subite li portis sian manon al sia koro: akra doloro premegis lian bruston; la sango fortege alfluis al lia vizaĝo. Klare li aŭdis la bruon de du voĉoj, tiun de la grafino kaj alian, viran, basan, sonoran, kiu povis aparteni nur al viro.

Li sin relevis. Viŝinte sian ŝvitplenan frunton, li rigardis ĉirkaŭ ŝi, ĉu neniu lin spionas. La koridoro estis senhoma. Tiam li trakuris tra la kastelo, dirante al ĉiuj