Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/493

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvankam neniu povas lin riproĉi pri tio, tamen la duko hontis tiun nervan malsanon, kiu venenis lian vivon. Ĝi restis nekonita por ĉiuj homoj, tiel lerte Laŭrento kaj lia juna mastro ĝis nun sukcesis ĝin kaŝi al la okuloj de la publiko. Se la cirkonstancoj, kiuj akompanis la edziĝon de Gastono, ne estus estintaj tiel gravaj, neniel la fidela servisto estus permesinta, ke Raŭlo lin vidu en tiu stato.

En la momento de sia memmortiga provo, kiam la juna duko estis tre certa, ke neniam li sufiĉe potencos siajn nervojn por ebligi la apogon de la revolvera tubo sur sian tempion, li decidis ke li uzos rimedon, kiu ĝis nun ofte sukcesis. Li prenis malgrandan boteleton plenan da orkolora likvoro, kaj verŝis en glason ĝian enhavon. Ĝi estis pocio, en kiu troviĝis kelkaj gutoj da prusika acido. En diversaj cirkonstancoj Gastono ĝin uzis; kaj ĉiam li estis kontentigita de la rezultatoj ricevitaj. Sed tiun fojon la nerveksciteco estis tiel ega, ke, kvankam la kuracilo estis tre potenca, tamen ĝi ne liveris la kutiman rezultaton, kaj ne povis haltigi la krizon, kiu daŭrigis sian iradon. Do la juna duko falis sur la tapiŝon de sia ĉambro.

Se Laŭrento estus ĉeestinta, li ne estus erarigita pri la naturo de l’ akcidento: sed li forestis, elirinte la saman tagon por diri eternan adiaŭon al sia mortanta patrino. Baptisto, kiu lin anstataŭis, ne estis sciigita pri tiu mistera malsano. Sola sinjorino de Blasano estis kapabla sin intermeti utile. Sed kredante la meminortigon de sia filo, fulmofrapite de tiu novaĵo, kiu ŝin premegis tiel kruele, ŝi mortis ne rekonsciiĝinte. La kuracisto venigita por kuraci la dukon estis ŝajne erarigita de la ŝajnoj, ĉar nediskuteble Gastono intencis fini sian vivon. Liaj testamentaj rekomendoj, la revolvero trovita piede de la lito, la glaso rompita enhavanta ankoraŭ kelkajn gutojn de fluidaĵo, en kiu la farmacisto senŝancele rekonis postesignojn de prusika acido, ĉio fortigis la hipotezon de