Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/494

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

memmortigo. Do, donante la permeson por entombigo, post ekzameno tro mallonga kaj tro malplena, tiu kampara praktikisto, simpla sanoficiro, certe agis laŭ nepardonebla malsagaceco; tamen se la cirkonstancoj ne rajtigis tiun farmanieron, ili ĝin sufiĉe klarigis.

Jam de tri tagoj Gaston dormadis en sia ĉerko sensonĝan dormegon, kiam li vekiĝis. Mirante pro la tomba silento kiu lin ĉirkaŭas, pro la profunda senlumeco en kiu li sentas sin kvazaŭ dronintan, li volis sidiĝi. Sed, ĉar lia kapo renkontis la kovrilon de la ĉerko, li refalis sur la dorson. Per la mano li palpetis ĉirkaŭ si, kaj rapide komprenis tion, kio okazis.

Por ke li ne fariĝu tro mirigita, se tiu entombigo reale okazus, li kutimis provi ĉiumonate ripetadon de la ekzerco, kiun li faris en tiu momento. Li do sen malfacileco retrovis impreson, al kiu li estis sin kutimiginta.

— Nu, li diris, mi estis enĉerkigita kvankam vivanta. Tio estis okazonta ĉu pli ĉu malpli frue, sed fatale neevitebla.

Tamen nevole li tremetis de la kapo ĝis la piedoj.

— Brrr! li balbutis. Feliĉe mi uzis ĉiujn antaŭzorgojn necesajn.

Li serĉis siajn brelokojn kaj ilin trovis. Post kelkaj palpetoj li sentis en siaj fingroj la ŝlosilon, kiu ebligas la malfermon de la ĉerko. Tiu laboro plene sukcesis. Kiam la kovrilo estis levita, la duko saltis ekster sia ĉerko. Genufleksante li dankis Dion per mallonga preĝo.

Poste li brue spiradis. Tiam li sublevis la matracon, sur kiun li estis kuŝigita. La ĉerko enhavis duoblan ujon en kiu troviĝis kaŝejo, kies neniu povis suspekti ekziston. Gastono ĝin malfermis. Li eltiris el ĝi alumetskatoleton kaj kandelon, kiun li ekbruligis tuje. Kiam la lumo estis forpelinta la senlumecon, li sin direktis al angulo de la funebra kelo, kaj serĉis kupran butonon kaŝitan en la muro.