Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/495

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Inter la ŝtonplatoj kovrantaj la tombaron de la Blasana familio, unu el tiuj, kiuj apudiĝis la ŝtuparon, estis fiksita per ŝtala stango ĝin trairanta tra ĝia tuta dikeco. La da ekstremaĵoj de tiu stango kuŝis en du truoj kavigitaj en la internon de apudaj ŝtonplatoj: tio ebligis la renverson de la ŝtono. Nevidebla risorto ĝin fiksis en ĝia loko. Sed premante butonon, oni malstreĉigis la risorton, kaj la ŝtonplato renversiĝis. La laboristo, kiun komisiis Gastono pri tiu inteligenta laboro, estis mortinta de du jaroj. Do nun neniu homo konis ĝian ekziston.

La duko premis la butonon; la ŝtono turnis sur sin mem, naskante spacon sufiĉe larĝan. Sinjoro de Blasano surrampis la ŝtuparon, sin ŝovis tra tiu malfermaĵo kaj penetris en la kapelon.

Rigardinte tra la kradhava pordo fermanta la konstruaĵeton:

— Noktiĝas, li diris. Kioma horo estas nun?

Gastono eltiris sian poŝhorlogon. Sed, ĉar de tri tagoj la junulo estis kuŝinta en sia tombo, la ilo ne moviĝis plu. Do la duko estis devigata ĝin remeti en sian poŝeton, ne sciigite.

Sinjoro de Blasano restis senmova, profunde pripensante, sin demandante kial li ĉi tie troviĝas. Li vane penadis, klopodante por veki sian memoron ankoraŭ dormantan. Senĉese, senpaŭze tiuj du demandoj sieĝadis lian penson:

— Kial mia fidela Laŭrento ne troviĝas apud mi? Kial li konsentis, ke oni entombigu min ankoraŭ vivantan?

Li trovis neniun taŭgan respondon, kiam subite li memoris. Iom post iom lia cerbo puriĝis el mallumaĵoj ĝin okupantaj: la memoroj de pasintaj okazintaĵoj revenis are. Li donis al sia servisto kelkajn tagojn de libertempo; li provis sian memmortigon. Sed li ne sukcesis. Kial?

Nun, kion li faros? Ĉu li denove mortigos sin? Ĉu kontraŭe li rekomencos la vivadon?