Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/496

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu momento akra venteto penetrante tra la krado frostigis la junulon ĝis ostoj.

— Nu, li pensis, malvarmegiĝas. Ĉar necese estas, ke mi pripensu, antaŭ kiam mi prenos decidon ian, mi kredas, ke preferinde estas malsupreniri. Mi estas maldike vestita: min eble ekkaptus pulmbrulumo. Malsupre mi estos pli varma.

Sed reironte en la kelon, Gastono prenis sur la altaro unu el kandelegoj, kiuj ĝin ornamis.

— La noktoj estas longaj dum la vintro, li pensis. Mi timas, ke mia malgranda kandelo ne sufiĉos.

Kiam li troviĝis malsupre, li metis denove la ŝtonplaton en ĝian lokon, ekbruligis la kandelegon apud sia ĉerko, kaj sidiĝis sur unu el ŝtupoj de la ŝtuparo.

Iu, penetrante dum tiu momento en la funebran kelon, en kiu estis entombigitaj la anoj de la Blasana familio, estus kredinta, ke li vidas mortan gardadon: nur estis sia propra gardanto la malvivulo mem.

La junulo prenis sian kapon inter siaj manoj, kaj profunde pripensadis.

Kio li fariĝos? Lian mortakton oni certe jam skribis; sekve li estas strekita por ĉiam el la aro de vivantoj. Nu, ĉu tio ne estas la celo, kiun li deziris trafi? Sin mortigante, kion li volis? Ripari la malbonon de li faritan, ĉar, helpite de la malhumileco de la markizino, li devigis Matildon al nevola edziniĝo kun li; kaj samtempe ebligi ke la juna virino siavice riparu sian kulpon, edziniĝante kun sia deloginto. Pro tio necesege estis, ke li malaperu.

Nu, ĉio tre bone aranĝiĝas. La duko de Blasano ne ekzistas plu. Li ne bezonas renovigi sian memmortigan provon; kaj li povas ĝuadi libere la ĉarmojn de tiu ekzistado, kiun Dio lasis al li.

De kiam li provis la tombon, Gastono tre ŝatis la vivon: la pripenso, ke eble li povus morti denove, lin tremetigis.

Tamen la memoro de la malnobla perfido, kies li estis