Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/497

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

suferanto, ĉiam staris en lia koro, tiel viva kiel dum la unua tago; la ĉagreno de li sentita neniel malplifortiĝis. Sed fizika bezono pli potenca ol la volo de la junulo, for de li repuŝigis kiel abomenaĵon ĉion, kio rilatas kun la morto. La estonteco al li aperis kun malpli malklaraj koloroj.

Li forte deziris eliri el tiu kelo, revidi la sunon, la horizonton, estaĵojn kiuj moviĝas, parolas, bruas. Li demandis sin, ĉu vere li estis tiel freneza, ke li vole sin senigis da tiuj agrablaĵoj. Neniam li sentis sin tiel fortika, tiel sana. Kun plezurego li alspiris tiun malsekan kaj pezan aeron de tombo. En la parfumita atmosfero de la kamparo, li ne estus plilarĝiginta siajn pulmojn kun pli granda volupto. Li ĝuis, sentante ke lia besta maŝino libere funkcias, en la pleneco de ĝia ekvilibro perfekte restarigita.

— Strange, li diris, post unu momento; sed min turmentas la malsato.

Li leviĝis. Revenante al sia ĉerko, li remalfermis la kaŝejon kaj el ĝi eltiris sinsekve sekajn biskvitojn, konfitaĵojn, du skatolojn da konservaĵoj, arĝentan pokaleton, botelon da vino kaj paketon da bonegaj cigaroj, fine ĉiujn elementojn de manĝo.

La duko estis singardema viro. La antikvuloj metis apud la malvivulojn ĉiujn objektojn, kiujn ili eble bezonos en alia mondo. La junulo tiel aprobis tian konduton, ke li volis ilin imiti.

Gastono englutis unuan sardelon, kaj duan, kaj trian, sin interrompante nur por trinki. Post la konservaĵoj alvenis la kukoj kaj la konfitaĵoj: li sin plenigis da ribaĵoj. Konsuminte siajn provizojn, la duko ne estis satita. Li ne memoris, ke en la pasinta tempo li estis sentinta tian apetiton. Ordinare, kiam li eliris el tiuj katalepsiaj krizoj, li restis dum dudek kvar horoj tute malforta, sin nutrante nur per supetoj: kaj tiuj fluidaj nutraĵoj estis toleritaj nur tre malfacile. Hodiaŭ kontraŭe