Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/498

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li sentis ke, ne nur lia stomako tre ageme digestas tiujn manĝojn iom malbone digesteblajn, sed plie postulas aliajn.

— Ĉu tiu letargia krizo estus la lasta? li pensis. Ĉu mi estus tute resanigita? La kuracistoj ĉiam diris, ke forta emocio naskita de granda mirego eble relokus en ĝian taŭgan lokon mian nervan sistemon malordigitan. Se la impreso de mi sentita, kiam mi vekiĝis entombigita, ne sufiĉas, mi devos malesperi pri mia resaniĝo.

Subite blovo el malbonodorplena aero naŭzis la junulon. Ĝi devenis de la korpo de la dukino, kiu dismetigante plenigis la kavon de putraĵaj miasmoj.

— Nu, la societo de malvivuloj estas malagrablega, murmuris sinjoro de Blasano. Mi pli amas tiun de vivantoj, kiaj ajn ili estu.

Por iom sanigi tiun malsanigan atmosferon, la duko prenis londreson kaj ĝin ekbruligis.

— Ĉar mi volas esti rekonita de neniu, li daŭrigis, mi tuj eliros, dum ankoraŭ noktiĝas. Mi proponos al mia patrino intervidiĝon kun mi en Toursa hotelo. Mi al ŝi konigos mian decidon, petante de ŝi la plej absolutan sekreton. Poste kun mia maljuna Laŭrento mi forlasos Eŭropon sub nomo malvera, kaj neniam mi revenos en ĝin. Estas vivo refarota. Feliĉe mi estas sufiĉe juna por ĝin rekomenci.

La duko sin preparis resupreniri per la ŝtuparo, kiam seka bruo levigis al li la kapon. La granita ŝtonplato balanciĝis, kaj la terurita vizaĝo de Laŭrento aperis en la malfermaĵo.

Rekoninte sian junan mastron, kiu staras tute sana fumante sian cigaron, la fidela servisto ekpuŝis krion pro miro.

— Jen estas vi, mia maljuna Laŭrento, diris la duko. Vi vidas ke, simila al Lazaro, mi estas elironta el mia tombo.

La ĉambristo rapidis sur la ŝtupoj de la glitiga ŝtuparo