Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/499

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj sin ĵetis en la brakojn de Gastono surprizita, balbutante:

— Estas vi! Mi vin retrovas, vi vivas, mia juna mastro? Ha! mi bone sciis, ke vi ne povas esti malviva. Kion do diris tiu malsprita Baptisto, certigante, ke vi vin memmortigis. Ha! se mi estus estinta hejme, mi ne estus lasinta forporti vin tiel.

— Ne riproĉu Baptiston malprave, ĉar li estas sindonema servisto. Estus maljuste lin kulpigi pro aferoj kiujn li ne konis.

— Sed kial vi restas ĉi tie, en tiu funebra loko? Kial vi ne revenis en la kastelon?

— Neniam mi realiros en ĝin?

— Kial?

— Por ĉiuj homoj mi estas malviva: ili do estu ĉiam konvinkataj, ke ili ne eraris. Tion mi volas: kaj por tion fari mi havas motivojn, kiujn mi al vi konigos. Vi iros en mian ĉambron ....

— Neeble, via Moŝto.

— Kial?

— La sigeloj estas ĉie almetitaj.

— Kion fari? Mi bezonas tolaĵojn, vestojn ...

— Mia bona mastro, mi havas kelkajn ŝparaĵojn, kiujn mi devas al via malavareco. Permesu ke mi ilin donu al vi.

Profunde kortuŝita Gastono prezentis sian manon al sia maljuna servisto:

— Mi akceptas, mia bona Laŭrento, ĉar la neceso min devigas al tia ago, ĝis kiam mi povos rekompensi centoble la servon de vi faritan hodiaŭ. Nu, vi iros preni ĉion, kion mi bezonas, kaj vi tion alportos al mi. Rapidu. Tiu tomba kavo pezas sur min: mi soifas la puran aeron.

Post duono da horo Laŭrento revenis kun valizo plenega da ĉiuj objektoj, kiujn petis lia mastro.

Kiam sinjoro de Blasano estis vestinta felplenan man-