Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/500

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

telon, li surrampis la ŝtuparon, relokis la ŝtonplaton kaj eliris el la tombo, tiel facile kiel li estus elirinta el sia dormoĉambro.

Dum Gastono kaj lia servisto rapide marŝis en la nigra nokto, Laŭrento respondis kiel eble plej bone al la senĉesaj demandoj al li faritaj de lia mastro.

Revenante el sia patrolando la ĉambristo eksciis la morton de la duko. Dum la unua momento, li ne tion kredis. Tamen kiam oni estis certiginta al li, ke la junulo sin memmortigis, lia konvinko estis iom ŝancelita.

— Tamen malgraŭ tiuj certigoj mi dubis ankoraŭ, li aldonis. Kiam ĉiuj lumoj estis estingitaj en la kastelo, mi volis certiĝi mem, ĉu la espero estis tute forlasota. Mi venis: vi konas la restaĵon.

— Via sindonemo ne estas plu pruvota, mia bona Laŭrento: mi tion scias. Pro tio vi neniam delasos min: kun vi mi faros mian rondiradon ĉirkaŭ la mondo.

Per kelkaj vortoj la duko konigis la situacion al tiu ŝateginda viro, kies li estis faronta sian kunulon kaj eĉ sian amikon.

Li do lin sciigis pri sia decido kaj siaj projektoj.

— Tiam kien ni iras nun? petis la nobla servisto.

— Al Tours. Ĉar mi ne volas ke oni min rekonu, ni vojaĝos per flankaj vojoj kaj marŝos nur dum la nokto.

— Ĉu vi ne timas, ke tia piedirado vin lacegigos tute?

— Neniam mi sentis min tiel fortika.

— Poste kion ni faros?

— Ni vojaĝos. Mi aĉetos plezurŝipon, kaj ni pasigos nian vivon meze de Oceano.

— Sed por tion efektivigi bezone estas havi multe da mono. Sed ĉar vi donis vian tutan posedaĵon al ŝia dukina Matilda Moŝto, neniam miaj malgrandaj provizoj sufiĉos.

— Pro tio tuj kiam mi estos alveninta Tourson, mi intencas averti mian patrinon. Kiam ŝi konos la noblecon