Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/501

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la motivo, al kiu mi obeas, ŝi ne rifuzos la kapitalon, kiun mi bezonas.

Pro tiuj vortoj Laŭrento paliĝis. Ĉar la morto de la patrindukino estis nur konsekvenco de la morto de ŝia filo, devige ĉi tiu ne konis ĝin. La bona servisto sin demandis per kia dolĉigita rimedo li povos anonci al sia mastro tiu pereon, kiu certe lin ekfrapos per terura bato. Se la junulo estas ekkaptita de krizo meze de la nokto en tiu senhoma kamparo, kiamaniere li, Laŭrento venkos tiun malfacilecon?

— Kial vi ne respondas, maljunulo mia? diris sinjoro de Blasano. Ĉu vi kredas ke mia patrino tion rifuzos?

— Via Moŝto, respondis malĝoje la servisto, ĉu vi memoras pro kia okazo vi donis al mi kelkajn tagojn da libertempo?

— Jes; via patrino estis tre malsana. Senkulpigu min, mia bonulo, se mi ne petis ankoraŭ novaĵojn pri ŝi. Mi estas tiel okupata de miaj propraj aventuro,i, ke mi tute forgesas tiujn de aliuloj.

— Vi estas priokupata, mia kara mastro: tio komprenigas. Oni estus tia pro malpli grava motivo.

— Nu, kiel nun fartas la malsanulino?

— Ŝi mortis.

— Ha! mia plendinda amiko, mi certigas vin, ke tre kore mi kompatas vian doloron.

— Via Moŝto, daŭrigis Laŭrento per malgajega voĉo, mi ne estas la sola viro, kiu perdis sian patrinon.

La funebra tono de tiu frazo kortuŝis Gastonon tiel prufunde, ke li timis la antaŭvidiĝon de la vero.

— Ĉu mia patrino ...? li komencis tremante.

— Eksciinte vian memmortigon, ŝi falis kaj ne releviĝis.

— Ĉu ŝi estas malviva?

— Sama ceremonio kunigis la patrinon kaj la filon. Antaŭ nelonge ŝi ripozis apud vi.

La maljuna servisto tremis per ĉiuj siaj membroj. Krizo