Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/502

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝajnis al li ekminaca: jam li etendis siajn brakojn por akcepti sian mastron. Sed lia miro estis granda, kiam li vidis ke Gastono genufleksas kaj levas al la ĉielo siajn plektitajn manojn, konservante sian cerbklarecon kaj la plenan konscion de sia estaĵo: li preĝis.

Subite, meze de de profundis, ideo, kiun la junulo unue repuŝis, fine lin okupadis tiel perforte, ke li ne povis daŭrigi sian preĝon. Li sin relevis, dirante:

— Estas do el la ĉerko de mia patrino, ke eliris tiu abomena odoro.

Tiufoje la morto aperis al li tia kia ĝi estas reale, senigita da tiu poezia kaj mistera aŭreolo, per kiu la religioj plezure ĝin beligis. Ĝi montriĝis en la tuta naŭzeco de la putrado.

Ha! nun, ĉar la junulo spiris la puran kaj malvarman aeron de la kamparo, li volis vivi, kie ajn, kiel ajn, sed vivi, kaj malgraŭ ĉio vivadi.

Pro tio li diris al Laŭrento per tono malgaja sed kvieta:

— Amiko mia, tiu pereo min tute decidigas. Nenio nun min alligas al la vivo escepte grandega amo al la vivo mem. Pro mia testamento, mia propra havaĵo fariĝis la propreco de tiu tro amita virino, de Matildo. Sed la riĉaĵoj de mia patrino al mi rajte apartenas ....

— Ĉar sinjorino via patrino mortis post vi, ŝia posedaĵo ne povas aliri al ŝia dukina Moŝto, via vidvino; tio estas vera. Pro tio via kuzo Henriko de Blasano ĝin heredas.

— Sed tiam mi troviĝas pli malriĉega ol la plej senhavanto el la malriĉuloj.

— Via Moŝto, vi ĉiam forgesas, ke vi estas malviva. Vivanto ne rezonus alimaniere.

— Diablo! vi estas prava. Sed ĉar la tombo ne min akceptis kaj min reĵetis en la vivon, tamen necese estas ke mi min provizu da ĉiuj elementoj necesaj al la konservo de mia ekzistado. Kiamaniere venki tiun malfacilecon?