Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/503

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi vidas nur unu rimedon; iri al la civila estraro kaj peti la elstrekon de via mortakto.

— Ne: mi volis morti; mi estas malviva. Ni devos elpensi alian rimedon.

La tagiĝo komencis. Kamparanoj pasis sur la vojo, alirante al sia laboro. Por ke oni ne ilin rimarku, la mastro kaj la servisto sin kaŝis malantaŭ plektobarilo.

La kavaliro Henriko de Blasano apartenis al la duanaskita branĉo de tiu fama familio, kies li estis lasta ido. De la morto de sia patro li troviĝis posedanto de grandega havaĵo; sed li elspezis apenaŭ la kvaronon de sia rento, ĉar liaj bezonoj estis modestaj. Ne ŝatante la luksan vivmanieron, al kiu tamen li povis pretendi, li pli amis la sciencon kaj la librojn, kaj dediĉis al la studado sian tutan ekzistadon. Unuvorte li estis scienculo duobligita de filozofo.

Kiam lia notario al li anoncis, ke li heredas la bienojn de sia kuzino la patrindukino, la junulo pli mirigita ol entuziasmigita ekkriis, levetante la ŝultrojn:

— Bela ekzemplo, en kiu plene montriĝas la blindeco de la Fatalo. Ĝi plenigas homon jam plenan, kaj malvivigas pro mizero dudek malfeliĉulojn, kiujn revivigus tia posedaĵo.

Li aldonis ridetante ironie:

— Certe mi estus nominta trompanto la viron profetadantan al mi, ke mi heredos iam de la patrino de Gastono. Mi ne bezonas ŝin danki, ĉar mi estas certa, ke tio ne okazis laŭ ŝia bonvolo.

Efektive la du familioj ne sin intervizitis. Henriko estis la filo de humila laboristino, kiun la barono de Blasano delogis kaj kun kiu li edziĝis poste in extremis por rajtigi sian infanon. La malhumila dukino neniam pardonis al la junulo tiun devenan makulon. Sed la leĝo ne konas la malnobeledzigojn; do, malgraŭ la protestoj de sinjorino de Blasano; Henriko troviĝis tamen ŝia