Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/504

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuzo: kaj, ĉar la patrino de Gastono mortis ne testamentinte, la notario sciigis la junulon, ke ĉi tiu estas rajtigita al la heredaĵo de sia parencino.

Li sidis en sia lernoĉambro ordigante kreskaĵojn en sia herbujo, kiam lia servisto diris:

— Sinjoro Henriko, troviĝas en la salono du homoj, kiuj volus interparoli kun vi.

— Ĉu ili donis siajn nomojn?

— Ili ne volis; sed ili aldonis, ke ili havas tre gravajn sekretojn konigotajn al vi.

— Tre bone: ilin enirigu en tiun ĉambron. La servisto alkondukis al sia mastro la du vizitantojn, kiuj estis sinjoro de Blasano kaj lia fidela Laŭrento. Gastono portis larĝan silktukon, kiu kaŝis la duonon de lia vizaĝo kaj malhelpis ke oni lin rekonu.

— Sidiĝu, sinjoroj, diris Henriko prezentante du seĝojn.

Tiam la duko, elpreninte sian tukon:

— Kavaliro, li petis, ĉu vi min rekonas?

— Gastono! ekkriis la juna scienculo. Sed oni certigis al mi, ke vi mortis.

— Oni certe eraris; sed nur duone. Tiam sinjoro de Blasano sciigis sian kuzon pri la motivoj, kiuj lin instigis al la finigo de lia vivo.

— La memmortigo estas krimo, aldonis grave la rakontanto: Dio ne volis ke ĝi plenumiĝu. Sed kvankam li trudas al mi la vivon, tamen li permesis, ke mia morto konservus sian tutan efikon laŭ la leĝa vidpunkto; do tio pruvas, ke li aprobas miajn motivojn. Jen estas do, mia kara Henriko, la celo de mia vizito. Mi vivos; sed por vivadi mi bezonas monon, kaj ...

— Vi venas petante la heredaĵon de via patrino: nenio estas pli justa. Ĉar vi vivas, mi rekonas sen malfacileco, ke mi estas neniel rajtigita al la konservo de tiuj riĉaĵoj. Pro tio mi tuj skribos leteron, en kiu mi diros, ke mi malakceptas tiun posedaĵon.