Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/507

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al Laŭrento, ke li plenigu la ŝipinternon per sufiĉe da nutraĵoj, por ke ili daŭru dum dekok monatoj: ĉar la duko aŭ prefere sinjoro Nihil volis albordiĝi nenien. En la pasinta tempo lia patro havis multajn rilatojn kun la diplomatiistaro; kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj, en Brazilujo, en en la Arĝenta Respubliko li timis, ke oni lin rekonos.

— Nun, li diris, la civilizacio penetris ĉien: la tero fariĝis tute malgranda. Oni faru eĉ unu paŝon en iu ajn urbo de la terglobo, kaj tuj oni estas renkontata de malnova kamarado.

— Vivadi fizike, esti malviva morale, li aldonis malĝoje, tia estas mia estonteco. Ŝipo naĝanta en la plenmaro estas konsiderebla kiel flosiĝanta ĉerkujo.

Pro tio ne ekvidinte la teron eĉ de malproksime, li trairis la tutan Atlantikon de nordo Suden: poste rondirinte ĉirkaŭ la Horna promontoro kaj ĝin transirinte, la Fatalo vagadis en la vasteco de Pacifiko.

Tiu aventura kaj sana ekzistado, en kiu la danĝero estas hodiaŭ venkita nur por reaperi la morgaŭan tagon, pligrandigis ĉe Gastono muskolan energion ĝis nun nekonitan.

Jam la impreso de li sentita, kiam li vekiĝis meze de malvivuloj, produktis en lia nerva sistemo profundan kaj savantan reagon. La atmosfero saturita de oksigeno, kiun li nun spiras, redonante al lia malriĉigita sango la vivecon, kiu mankis al ĝi, finis la agon de la resanigo. Multajn fojojn la ŝipo estis atakita de teruraj ventegoj: kontraŭ la danĝero, anstataŭ sveni, kiel li certe estus farinta en la pasinta tempo, la junulo kontraŭe mirigis la maristojn per sia sentimo kaj sia kuraĝo.

Ian tagon la Fatalo veturis en la antarktika regiono apud la 60° da larĝo. Glaciero flosiĝanta devenanta de la polusa glaciegaro, penetris en la akvoturniĝon de la ŝraŭbego, kaj ĝin rompis. La ŝipo troviĝis sur la 120° da orienta longo, je kvin cent mejloj for de ĉiu loĝita lando.