Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/508

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne ŝajnis ebla la daŭrado de la vojaĝo en tiaj kondiĉoj. Trafi Melbournon, la plej proksiman havenon, tial estis la plej prudenta konduto. En tiu urbo tiel juna, sed tamen tiel jam grava oni povos facile ripari la difektaĵon: poste la Fatalo daŭrigos sian sencelan kuradon tra la Oceanoj.

Gastono estis ĉagrena pro tiu akcidento, kiu lin devigos al kontaktiĝo kun homaj estaĵoj. Tamen post longa pripensado li rekuraĝiĝis.

— Aŭstralio ne similas Amerikon, li diris. Mi estas preskaŭ certa, ke mi en ĝi konas neniun. Kiam eĉ mi erarus, kredeble mi estas nun sufiĉe aliformigita, por ke ne povu min rekoni tiuj, kiuj min iam vidis.

Tiel longe kiam la junulo estis duko de Blasano, ĉiutage li sin zorge razigis de sia ĉambristo: sed de kiam li fariĝis sinjoro Nihil, li lasis kreski sian barbon, kiu ĉirkaŭis lian vizaĝon de felo dika kaj frizita. Plie la mara vento kaj la suno tropika tiel bronzumis lian vizaĝkoloron ke li estis nun vere nerekonebla. Sola la sono de lia voĉo, kiun li ne estis kapabla ŝanĝi, povis ankoraŭ lin perfidi.

Post dekkvin tagoj de malfacila marveturado sur maro malkvieta kaj en kontraŭa vento, la Fatalo, kiu povis antaŭeniri nur per veloj, ĵetis la ankron en la Melbourna haveno. Sep monatoj jam fluis de kiam Gastono delasis Francujon; kaj por la unua fojo li estis sentonta sub siaj piedoj paŝejon alispecan ol la moviĝantan ferdekon de sia ŝipo.

Unue li decidis, ke li ne delasos sian kajuton, dum la tuta tempo, dum kiu efektiviĝos la riparo de la ŝraŭbego.

Sed la inĝenieroj al li rimarkigis, ke la ŝipo havas en sia ŝelo difektaĵojn multe pli gravajn ol konjektis la ŝipestro. Oni estos devigata ĝin meti en senakvan riparejon. Ĉar en tiaj kondiĉoj la Fatalo estante okupita de laboristoj fariĝis loko tute ne loĝebla, la junulo estis devigita peti rifuĝejon en la hotelo de la ŭrbo.

Funde de sia animo, Gastono sin sentis feliĉa pro tio. De tempo tiel longa li vidis nur la ĉielon kaj la akvon, ke