Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/509

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li vere soifis la teron. Li benis la ventegon, kiu, difektante lian ŝipon, malhelpis ke li respektu la promeson al li faritan de li, kaj venkis lian voladon.

Ian vesperon, la junulo revenis hejmen. Por malplilongigi sian vojiron, li laŭiris vojeton flankan kaj senhoman, kiam li vidis de malproksime du sentaŭgulojn, kiuj persekutis trian viron, dum ĉi tiu vane penadis por ilin forkuri. Sed baldaŭ la malfeliĉulo estis atingita, kaptita kaj ĵetita teren malgraŭ kuraĝa reatako de li provita por lin defendi.

Tiam Gastono sentis sian koron premita, kiam li aŭdis tiujn vortojn elparolitajn france:

— Au secours! A moi! a moi! (Helpu min! al mi! al mi!) Nur tiu, kiu delasis sian patrujon dum longa tempo, povas kompreni la profundan impreson produktitan de la patra lingvo, kiam oni ĝin aŭdas en fremda lando.

Franco, sampatrujano troviĝis en morta danĝero! La duko ne ŝanceliĝis; kun revolvero en la mano, li rapidis al la atakantoj.

Vidante ke aliulo alkuras, helponte la viron de ili frapitan, la krimuloj forkuris rapidege. Kiam Gastono alvenis sur la lokon de la batalo, li trovis viron sangokovritan kaj tere kuŝantan.

Dume la kriadoj de la vundito venigis multajn aliajn homojn. Kiam la duko petis du bonvolajn virojn por transporti la mortanton, dek prezentiĝis. La malfeliĉulo estis kuŝigita sur liton, kaj ĥirurgiisto venigita. Kiam la doktoro estis ekzameninta la vundojn, li skuis la kapon:

— Ili ne estas tuje mortigaj, li diris. Sed la pinto de la ponardo penetris tro profunden por ke la malsanulo povu resaniĝi.

Tamen sub la influo de flegadoj al li faritaj, la nekonatulo iom post iom rekonsciiĝis, ĵetinte ĉirkaŭ si miregantan rigardon li demandis: kio okazis, kial li troviĝas