Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/510

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi tie? Per kelkaj vortoj lia savinto rakontis kiamaniere li forkurigis la atakantojn.

— Bedaŭrinde, li aldonis, mi alvenis tro malfrue. Dum Gastono parolis, la mortanto direktis al li rigardojn pli kaj pli observantajn. Stranga afero! Ŝajnis multe pli atenti la fizionomion de sia interparolanto ol la frazojn elparolitajn de li. Pro tio kiam la junulo estis fininta sian rakonton:

— La duko de Blasano, ekkriis la vundito! tie ĉi, en Aŭstralio! Gastono paliĝis vidante sin rekonita; sed li ne ŝanceliĝis kaj respondis per miranta tono:

— Vi eraras, amiko mia; mi ne estas la duko de Blasano. Mi nomiĝas sinjoro Nihil.

— Ho! ne penu min erarigi. Certe mi rimarkis, ke vi lasis kreski vian barbon kaj tio vin aliformigas. Sed estas du aferoj, kiujn vi ne povas ŝanĝi, via voĉo kiaj viaj okuloj: kaj tiuj du elementoj al mi sufiĉas, por ke mi rekonu homon ian sub ia ajn ŝajnigaĵo.

Vidante certigon tiel precizan, Gastono komprenis, ke li ne povas nei pli longe.

— Sed en kiu loko vi min konis? li demandis. Mi ne memoras, ke mi vin iam renkontis.

— Via duka Moŝto, se vi bonvolas elirigi tiujn homojn nin ĉirkaŭantajn, mi rakontos al vi aferojn, kiuj multege vin interesos. Mi sentas, ke mi estas mortige frapita: mi ne resaniĝos. Sed antaŭ kiam mi mortos, mi volas pagi mian ŝuldon. Vi estis kompatema al mi, vi penis min savi, vi min flegis. Kvankam Duponto estas sentaŭgulo, tamen li scias sin montri dankema al tiuj, kiuj provis al li bonfarojn.

La historio de la malnova kondamnilo estas rakontebla per malmulte da vortoj.

Tuj kiam li estis alveninta Aŭstralion, li rekomencis tiujn malnoblegajn plezuregojn, dank’ al kiuj en la pasinta tempo li englutis la patran heredaĵon. Liaj tridek mil