Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/511

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

frankoj ebligis, ke li vivu larĝe kaj senkalkule. Sed la krima mono, tro facile gajnita, eliris tiel rapide kiel ĝi estis alirinta. Restis al li nur kelkaj bankbiletoj, kiam li konatiĝis kun du individuoj, al kiuj li ilin montris nesingardeme. Alkondukita de ili en malbonfaman drinkejon, li estis ŝtelita. Ĉar li penis depreni de ili tion, kio restis el lia iama posedaĵo, li estis frapita de tranĉilbato. Sentante sin vundita, li volis forkuri. Sed la krimuloj, timante ke li ilin kulpigos, lin persekutis kaj duonmortigis.

Tiam sinjoro de Blasano sin intermetis. Kiam li rekonis en sia savinto la viron, al kiu li faris tiom da malbonaĵoj, la kunkulpulo de Viktoro, kiu estis pli malbonmora ol vere kruela, decidis, ke antaŭ kiam li mortos, li riparos kiel eble plej plene la malbonon de li faritan, konfesante al la duko ĉiujn krimojn al kies plenumo la komandanto lin devigis.

Por iri ĝis la fino de sia rakonto, la mortanto devis uzi la malmulton da fortoj al li ankoraŭ restantaj. Larĝaj ŝvitgutoj fluadis el lia frunto, kaj la lastaj vortoj konfuziĝis kun la agonia stertoro. Post du horoj li estis malviva.

Per tiuj malkovraĵoj la edzo de Matildo estis premegita de ĉagreno. Li rapidigis la riparon de la ŝraŭbego. Kiam la Fatalo povis denove marveturi, li plenigis da karbo la karbujojn, por ke li povu reveni Francujon kiel eble plej rapide.

Gastono esperis, ke li estos realirinta antaŭ kiam la dek leĝaj monatoj de la vidvineco de lia edzino estos fluintaj: sed li ne kalkulis la parton de la neantaŭviditeco. Apud la Bona-Espera promontoro, li estis atakita de unu el tiuj ventegbatoj, tiel timataj de ŝipoj, kiuj sin riskas en tiuj marregionoj. Devigite rifuĝi en la Cap-Town’an havenon, la Fatalo devis atendi dum ok tagoj, ke Oceano fariĝu iom pli veturebla, antaŭ kiam ĝi daŭrigos sian vojaĝon.