Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/514

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Necesege estas, li pensis, ke mi vidu Matildon, kaj tamen ke mia ĉeesto ne estu eĉ suspektita. Ŝi mem al mi montros la konduton de mi sekvotan.

En la respondo kiun Laŭrento ricevis la postmorgaŭan tagon, la bonega viro miregis legante tiujn vortojn:

— La kastelo de Prelongo, kiel tiu de Blasano, kredeble havas vastajn subterajn galeriojn datumantajn de la Mezepoko. Informiĝu, kaj penu koni la lokon de la kamparo en kiu ili eble finas.

Post kelkaj tagoj la fidela servisto respondis al la duko:

— La kastelo de Prelongo havas ja forgesputojn kaj subterajn galeriojn, kiuj laŭ la rakontoj pasas sub Violano. La landanoj eĉ certigis al mi ke la iama Linŝardo, la avo de la komandanto, trovis en ili trezoron, kiu estis la fundamento de lia riĉeco. Post tri kilometroj de la sinjorega loĝejo troviĝas malnova dometo ruiniĝanta kaj forlasita. Neniu volas ĝin loĝi, ĉar oni pretendas, ke ĝi estas fantomvizitata kaj ke la fantomoj de antikvaj Prelongaj sinjoregoj en ĝin eniras, pasante sub la tero. Tiu terursento eble ĉerpas sian devenon en antikva legendo: eble en tiu loko finas la subtera galerio.

La saman vesperon, Laŭrento ricevis la jenan telegramon:

Aĉetu la dometon en via nomo, kia ajn estu la prezo petita. Mi alvenos morgaŭ. Nihil.

La servisto rapidis. Feliĉa, ĉar li sin liberigis el senutila ruinaĵo, la posedanto tuj venis al konsento kun la aĉetanto. En la dometon senlukse meblitan rifuĝis la duko kaj lia ĉambristo. Post kelkaj tagoj ili povis komenci siajn serĉadojn.

Por ke la atento ne estu altirita al lia persono, Gastono sin provizis de kulturigista vestaro. Cetere, ĉar li eliris kiel eble plej malofte el sia nova loĝejo, lia ekzisto ne estis rimarkita. Pri Laŭrento oni estis kutiminta al lia