Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/515

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉeesto en la lando: plie li ĉiam estis konsiderita kiel strangulo. Pro tio neniu miris, vidante, ke li loĝas en dometo ne loĝebla kaj malŝatita de ĉiuj landanoj.

La unuaj provoj faritaj de sinjoro de Blasano liveris neniun rezultaton. La keloj de la domo datumis de la sama epoko ol la restaĵo de la konstruaĵo, kaj neniel de la dektria jarcento. Sed kiam Gastono kaj Laŭrento estis frapetintaj sur la murojn de tiuj keloj, sennombrajn batojn dum tempo tre longa, ŝajnis al ili, ke unu el tiuj muroj redonis sonon de malpleneco. Tuj tiu muro estis detruita pikfosile. Falinte la ŝtonoj malkovris la enirejon de longa arkaĵhava koridoro, kiu ŝajne interniĝis en la internaĵon mem de la tero. La duko kaj lia kunulo, armitaj ĉiu de lanterno kaj de paketo da kandeloj, tuj penetris en ĝin. Laŭirinte dum duono da horo ĉirkaŭe tiun longan subteran galerion, kiu ne ŝajnis finiĝonta, ili renkontis ŝtonan ŝtuparon, kies ŝtupoj malkuniĝantaj dispeciĝis pro malnoveco.

— Ni certe troviĝas sub la kastelo, diris sinjoro de Blasano.

— Antaŭnelonge, respondis Laŭrento, ŝajnis al mi, ke mi aŭdis supre de mia kapo kvazaŭ malsonoran bruadon.

— Tio okazis, kiam ni pasis sub Violano.

— Sed kien kondukas tiu ŝtuparo?

— Tion ni scios baldaŭ.

La duko rampis longan, senfinan, helikforman ŝtupareton, kaj fine estis haltigita de masiva pordo, armita de feraj stangoj kaj ornamita de rondkapaj najloj desegnantaj arabeskojn.

— Sarazena pordo, murmuris Gastono. Ĝi datumas de krucaj militiroj, kaj estis alportita el Palestino.

Laŭrento volis ĝin malfermi, sed ĝi estis ŝlosita.

— La ŝlosilo estas perdita de tempo tre longa, diris lia mastro. Cetere kiam eĉ ni posedus ĝin, kredeble ĝi ne povus nin utili, ĉar la seruro estas tro rustita. Ni eliru: ni revenos morgaŭ.