Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/516

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La morgaŭan tagon la servisto veturis Rouen’on kaj realportis aron da hokoj kaj da ĉiuspecaj ŝlosiloj similaj al tiuj uzataj de seruristoj kaj de ... ŝtelistoj.

Kiam la du viroj provizitaj de kruĉeto da oleo estis alvenintaj al la pordo malkovrita de ili du tagojn antaŭe,

Gastono sorbigis la seruron kaj penis, ke la grasa fluidaĵo penetru plene en ĝian internon. Li agis sammaniere pri la pordhokoj. Post kiam li estis rekomencinta dum multaj fojoj, li atendis dum duono da horo ĉirkaŭe, ke la rustaĵo havu tempon sufiĉan por sorbiĝi, kiel farus spongo. Provinte vane dekon da hokoj kaj da ŝlosiloj, la duko sentis fine, ke la seruro malforte ekmoviĝas: li premis pli forte; la ferpeco fermanta turnis, reeniris en la seruron, kaj la pordo malfermiĝis.

Sed kruela surprizo lin atendis. Antaŭ li troviĝis muro el brikoj, kiu de supro malsupren fermis tute la malfermaĵon de la pordo.

— Kion fari? murmuris Gastono. Se ni faligas tiun muron pikfosile, kiel ni faris por la alia, la bruo altiros ĉi tien ĉiujn kastelloĝantojn.

Feliĉe ekzameninte tiun mureton tre atente, la duko ekvidis ke en iaj folioj la mortero kuniganta estis difektita kaj mankis: kelkaj brikoj ne estis plu gluitaj unu al la alia. Uzante la pinton de sia pikfosilo kiel levilon, li faligis la brikojn, kiuj estis plej malbone kunligitaj. Poste laŭirinte tre zorge kaj tre metode laŭ ĉiu rango, li ilin formetis unu post la alia, farinte neniun bruon. Fininte sian laboron sinjoro de Blasano ekvidis, ke li troviĝas en speco de ŝranko, kies la muro de li detruita faris fundon.

La duko aŭskultis atente, ne kuraĝante eĉ spiri. La pordo, kiu fermis tiun ŝrankon, estis duone malfermita. Li alproksimiĝis al ĝi, ĵetis rigardon tra la mallarĝa malfermaĵo, kaj vidis neniun. Aŭdante neniun bruon, li repuŝis malrapide la du duonojn de la pordo kaj penetris en ĉambron; ĝi estis senhoma. Sed ĝia ronda formo