Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/517

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fariĝis por Gastono montro sufiĉe preciza. Li komprenis, ke li troviĝas en la unua etaĝo de la granda turo, en la iama apartamento de Valentino.

Kiam la antikva Vilhelmo konstruis la kastelon, la ŝtuparo surrampita de la duko estis kaŝe farita interne de la murego mem. Per ĝi la ferarmitoj malsupreniris en la subteran galerion, kaj poste en la kamparon por ŝteli la pasantojn.

Kiam dum la XVIIa jarcento, Ludoviko de Prelongo restarigis la ruinaĵojn de la antikva familia domego, la laboristoj fermis tiun senutilan malfermaĵon per muro el brikoj kaj poste ĝin kaŝis per ŝranko. Kredeble nun neniu suspektis la ekziston de tiu ŝtuparo kaj malpli ankaŭ de la galerio ĝin daŭriganta.

Reveninte hejmen Gastono skribis kelkajn vortojn. Vokinte Laŭrenton:

— Necese estas, li diris, ke tiu letero estu donita al la grafino mem, en ŝiajn proprajn manojn.

— La grafino troviĝas nun en Parizo.

— De kiom da tempo?

— De tri tagoj.

— Kial vi ne sciigis min pri tio?

— Mi tion konis nur tiumatene ...

La duko ŝajnis multe ĉagrena.

— Ĉu ŝi restos en Parizo dum longa tempo?

— Neniu scias ion pri tio.

— Tuj kiam ŝi estos reveninta, vi donos al ŝi tiun koverton.

— Vi povas fidi al mi pri tio. Post unu monato Matildo revenis Prelongon en stato, kiu estus kompatiĝinta ŝian plej kruelan malamikon. La postan semajnon, kamparano, kiun ŝi ne konis, donis al ŝi letereton tiel verkitan.

Sinjorino,
Se tiu, kiu skribas al vi tiujn vortojn, ilin subskribus